Prudens van Duyse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1804 en Dendermonde |
Morto | 13-an de novembro 1859 (55-jaraĝa) en Gento |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Genta Universitato |
Okupo | |
Okupo | poeto arkivisto verkisto |
Prudens van Duyse (° Dendermonde, la 17-an de septembro 1804 - mortis en Gent, la 13-an de novembro 1859) estis ŝtatisto, verkisto, tradukisto, fervora defendanto de flandraj lingvaj rajtoj kaj arkivisto[1].
Li publikigis siajn plej ŝatatajn poemojn en la antologioj 'Het Klaverblad' (Trifolifolio) kaj 'Nazomer' (Malfrua Somero). Van Duyse ĉefe verkis patriotismajn poemojn, kun skizoj el la flandra popola vivo. Van Duyse tradukis el la latina, la malnovnordlanda kaj la malnovaltgermana. Lia Traktato pri nederlanda poezio estis premiita en 1851. En 1860 li estis postmorte premiita ricevinte la kvinjaran ŝtatan premio por flandra literaturo .
Ĉar kunfondinto de la societo 'De tael is gansch het Volk' ('La lingvo estas la tuta popolo') en 1836, li donis al la Flandra Movado, movado por lingvaj rajtoj por la flandroj en Belgio, gravan impulson. La lingva lukto estis dekomence lukto por pli alta kultura statuso de la nederlanda en Belgio. En 2019 la flandroj akiris siajn lingvajn rajtojn.
La nuna Flandra Movado ŝajnas pli kaj pli disvolviĝi en dekstreman konservativan direkton interalie malinklinante la aprezon de lingvoj de malplimultoj kiel tiuj de migrantoj (de la turka al la berbera ĝis la ĉina), malgraŭ ke la loĝantaro en iuj urboj kiel Antverpeno konsistas por la duono el personoj kun migrada pasinteco. La kultura kaj lingva diversego en tiuj urboj postulas ke la surloka standarda lingvo, sed ankaŭ lingvofrankaoj kiel la angla aŭ Esperanto (kiel interkultura supranacia lingvo) ne sufiĉas[1]. La Nederlanda Lingvo-Unio kiu nuntempe defendas la nederlandan lingvon kaj kulturon internacie deklaras ĝuste ke '"Plurlingveco estas riĉigo kaj por homoj kaj por la socio entute kaj ne prezentas minacon por la nederlanda lingvo mem".
En 1849 van Duyse kunfondis la "Kongreson de la nederlanda lingvo kaj literaturo".
Li estas aŭtoro de ampleksa verkaro (poezio, historio, eseoj)