Pumo (angle: cougar, pole: kuguar) estas ekonomie sendependa virino pliaĝa ol kvardek jaroj kiu havas (seksan) rilaton kun multe pli juna viro. La pli juna viro ankaŭ nomiĝas ludknabo, per kio oni indikas ke la pliaĝa virino en la rilato ankaŭ estas la dominanta partnero kaj la viro akceptas tion. Tio okazas pro ekonomiaj tialoj aŭ ĉar li vere sentas seksan altiriĝon por pliaĝaj virinoj aŭ por tiu pliaĝa virino partikulare.
Ĝi estas la temo de la filmo The Graduate el 1967 kun Dustin Hoffman kaj Anne Bancroft.