Rafael CALDERA (naskiĝis la 24-an de januaro 1916, mortis la 24-an de decembro 2009) estis venezuela politikisto. Doktoro pri politika scienco, politikisto, universitata profesoro, membro fondinto de la kristana socia partio COPEI, prezidanto de Venezuelo de 1969 ĝis 1974, reelektita en 1993 por la periodo 1994-1999.