Ramón Barquín | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1914 en Cienfuegos |
Morto | 3-an de marto 2008 (93-jaraĝa) en Guaynabo |
Mortokialo | Leŭkemio |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | verkisto militisto |
Ramón M. BARQUÍN López [barKIN] (Cienfuegos, Kubo, 12-a de majo 1914 - Guaynabo, Puertoriko, 3-a de marto 2008) estis militisto el Kubo.
Li atingis gradon de kolonelo, kvankam li estis ascendita al generalo fare de Fulgencio Batista por esti la estro de la armeo, sed li malakceptis tion antaŭvidante tuj venontan puĉon. Li estis milita ataŝeo en Usono, Meksiko kaj Kanado de 1950 ĝis 1956 dum la prezidenteco de Carlos Prío Socarrás kaj dum la diktatoreco de Fulgencio Batista Zaldívar.[1]
Li estis la estro de klopodita puĉo en 1956, pro kio li estis enprizonigita. Kiam la fortoj de Fidel Castro alvenis en Kubon, la usona registaro premis Batista por ke tiu liberigu Barquín kiu siavice haltigu Castro, sed tio okazis nur en la 1-a de januaro 1959, nome la saman tagon en kiu Batista forflugis al Domingo por ekzilo. Barquín siavice flugis al Havano kaj ekestris la armeon en Campo Columbia el la generalo Eulogio Cantillo, kaj tiel iĝis prezidento de facto de Kubo. Camilo Cienfuegos alvenis al Campo Columbia en la 3-a de januaro, kaj Barquín transdonis la armeestrecon por plenumi la Prezidentajn Dekretojn de la ĵus nomumita Prezidento de la Respubliko Manuel Urrutia Lleó.[1] En oktobro 1960 li ekziliĝis al Miami kaj poste al Puertoriko.