Raoul BRICARD | |
---|---|
Karikatura bildkarto el ĉ. 1913 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-a de marto 1870 en 9-a arondismento de Parizo |
Morto | 1944 |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Nacieco | Francio |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto esperantisto inĝeniero instruisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Tekstoj pri matematiko kaj geometrio |
Raoul BRICARD (23-a de marto 1870 – 1944) estis franca matematikisto, esperantisto kaj instruisto.
Bricard instruis geometrion ĉe la Centra lernejo de Parizo. En 1908 li iĝis instruisto pri aplikata geometrio ĉe la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en Parizo[1]. En 1932 li gajnis la premion Poncelet pri matematiko de la Akademio de Sciencoj de Parizo pro sia verko pri geometrio[2].
En 1896 Bricard publikigis tekston pri la tria problemo de Hilbert, antaŭ la famigo de Hilbert[3]. En tiu teksto li pruvis, ke la spegulsimetria hiperpluredroj estas tondile kongruaj kaj pruvis malfortan version de la kriterio de Dehn.
En 1897 Bricard publikigis gravan esploron pri flekseblaj pluredroj[4]. En tiu esploro, le klasifikis ĉiujn flekseblajn okedrojn[5]. Ĉi tiu verko utilis al studoj de Henri Lebesgue en 1938[6]. Poste, Bricard malkovris notindan 6-bretan linkages.[7][8] Bricard eĉ trovis unu el la unuaj geometriaj pruvoj de la teoremo de Morley en 1922[9][10].
Brikardo estis eksprezidanto de la Pariza EG kaj kunorganizinto de la UK 1914 en Parizo. Li eĉ kunlaboris al Scienca Revuo kaj verkis libron pri matematiko esperante.
Bricard, kiu estas listigita en la Enciklopedio de Esperanto.[11], skribis verkojn kaj esperantlingve kaj franclingve: