Erasmus Bartholinus (1625-1698) | |||||
---|---|---|---|---|---|
mathematikus Danicus
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-a de aŭgusto 1625 en Roskilde, Danio | ||||
Morto | 4-a de novembro 1698 en Kopenhago, Danio | ||||
Lingvoj | latina • dana • germana vd | ||||
Loĝloko | Danio vd | ||||
Ŝtataneco | Danio-Norvegio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago | ||||
Familio | |||||
Patro | Caspar Bartholin vd | ||||
Gefratoj | Thomas Bartholin vd | ||||
Infanoj | Anne Marie Bartholin (en) vd | ||||
Parencoj | Thomas Fincke (en) (patrina avo) Ole Rømer (bofilo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto kemiisto fizikisto anatomo kuracisto universitata instruisto juĝisto astronomo vd | ||||
Laborkampo | Fiziko, astronomio, medicino kaj matematiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rasmus Bartholin (1625-1698) (* Roskilde, en la 13-a de aŭgusto 1625 - Kopenhago, en la 4-a de novembro 1698) estis dana matematikisto, fizikisto, scienculo kaj erudiciulo.
Kiel parto de siaj studoj li vojaĝis tra Eŭropo dek jarojn. En la Universitato de Kopenhago li instruis Geometrion kaj Medicinon. Li estis frato de Thomas Bartholin. Rasmus Bartholin estas memorigita ĉefe de sia malkovro (1669) de la duobla refrakteco de la lumradio pere de kristalo el Islando. Li publikigis precizan priskribon pri la fenomeno, tamen, ĉar la fizika naturo de la lumo estis malbone komprenata tiuepoke, li ne sukcesis plene klarigi ĝin. Nur pli malfrue Thomas Young proponis la lumteorion (1801) kaj klarigo eblis. En 1667 li estis nomumita reĝa profesoro pri matematiko kie li restis ĝis sia morto.
Kiam Bartholin ankoraŭ estis profesoro pri matematiko en la Universitato de Kopenhago, li observis tion, ke la bildoj tra la kalcita kristalo duobliĝis, kaj kiam la kristalo rotaciis, unu bildo restis senmova dum la alia rotaciis kune kun la kristalo. Rimarkinte ke la lumo kiu trapasis la kristalon dividiĝis en du radioj, li alnomis la senmovan bildon "ordinara lumpakaĵo" kaj la movantan "eksterordinara lumpakaĵo". Kvankam li ne estis sukcesinta klarigi la fenomenon, oni agnoskas serion da duboj en la optikaj teorio de Isaac Newton.