Raul Pompéia (1863-1895) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Brazila verkisto
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-a de aprilo 1863 en Jacuecanga, Brazilo | ||||
Morto | 25-a de decembro 1895 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Fakultato pri Juro el Recife | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Rapp vd | ||||
Okupo | bibliotekisto (1894–1895) romanisto ĵurnalisto redaktisto novelisto kronikisto verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | O Ateneu vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
RAUL POMPEIA (1863-1895) (* Jacuecanga, en la 12-a de aprilo 1863 - Rio-de-Ĵanejro, en la 25-a de decembro 1895) estis brazila ĵurnalisto, kronikisto, novelisto kaj dramverkisto, kaj la patrono de la 13-a seĝo de la Brazila Beletristika Akademio laŭ elekto de la fondinto Domício da Gama (1862-1897)[1].
La pozicio de Raul Pompeia en la brazila beletro estas dubosenca. Principe, la kritikistaro lin juĝis kiel apartenanto al la Naturalismo, sed laj artismaj kvalitoj entenataj en liaj romanoj faras lin proksimiĝi al la Simbolismo, kaj tial lia arto restas kiel tipa esprimo en la brazila literaturo, kun impresiĝema karaktero. "La Ateneo" estis la romano kiu signigis lian nomon inter la plej grandaj brazilaj romanverkistoj. Ĝi estas la plej grava verko de la brazila Realismo.
Ankoraŭ infane, li translokiĝis kun la familio al Rio-de-Ĵanejro. Enmatrikuliĝinte en la Kolegio Abiljo, li distingiĝis kiel studema lernanto kaj karikatura desegnisto. Tiuepoke, li estis redaktoro de la ĵurnaleto "O Archote"[2]. Li daŭrigis sian studadon en la "Kolegio Petro la 2-a"[3] kaj en 1880 publikigis sian unuan romanon "Iu tragedio en Amazonio". En 1881, li enmatrikuliĝis en la "Fakultato pri Juro de San-Paŭlo", kie li partoprenis de la avangardaj movadoj, kaj materialismaj kaj pozitivismaj, kiuj fundamente celis la abolicion de la sklaveco kaj de la Respubliko.
Li asociiĝis al Luís Gama (1830-1882)[4] kaj intense partoprenis en la studentaj agitiĝoj. Paralele, li ekis la publikadon, en la "Ĵurnalo de la Komerco" en Rio-de-Ĵanejro, de siaj prozecaj poemoj "Senmetrikaj kanzonoj"[5]. Li finas la kurson pri Leĝoj en la "Fakultato pri Juro el Recife", kien li translokiĝis, kune kun naŭdek kolegoj, probable kaŭze de la konsekvenco rilate al la defendo de la aboliciismaj kaj respublikanaj idealoj. Reirinte al Rio-de-Ĵanejro, li komencis labori kiel profesia ĵurnalisto, kie li verkis kronikojn, felietonojn kaj rakontojn. Li partoprenis de la bohemiaj kaj intelektismaj rondoj, kaj laŭgrade, li altrudis sin kiel verkisto.
En 1888, li komencis publikigi iun felietonon en la ĵurnalo "Gazeta de Notícias"[6] kaj en la sama jaro li publikigis la romanon "La Ateneo", kiu estis "kroniko de nostalgioj", doninte al li la decidan konsekradon kiel verkisto. Post la Ora Leĝo kaj la Proklamado de la Respubliko, li daŭrigis sian aktivaĵojn kiel politika ĵurnalisto, kaj engaĝiĝis en la grupo de la tiam nomitaj "florianistoj"[7], kaj tiam li sin donis al ia ekzaltita indiĝena movado. Ĉar li faris flamiĝeman paroladon apud la tombo de Floriano Peixoto (1895), li estis eksoficigita en la Nacia Biblioteko el Rio-de-Ĵanejro. Li sin mortigis per brustopafo en la nokto de kristnasko, en la oficejo de la domo kie li vivis kun sia patrino, kiu cetere ĉeestis lian morton.