En 1946 li eniris la usonan armeon kaj estis staciata en Germanujo kaj Belgujo, kie li havis kontakton kun ĵazo. Post sia reveno en 1949 li fariĝis konata kiel instrumentisto, precipe pro lia kongaoludo. En la bando de Tito Puente li anstataŭis Mongon Santamaría. Poste li laboris kiel perkutinstrumentisto por Lou Donaldson, Gene Ammons, Cannonball Adderley, Freddie Hubbard, Joe Zawinul kaj Dizzy Gillespie.
En la 1970-aj jaroj li ne nur muzikis kun sia propra bando, sed ankaŭ kun la ĉiustelularo Fania Allstars; en 1992 li fondis la latinidĵazan sesopon New World Spirit.
En 1963 lia komponaĵo El Watusi, komence publikigita sur la albumo Charanga moderna, atingis la 17-an rangon en la popmuzikaj ranglistoj.[1] En 1989 li ricevis Gremion per la kanto „Ritmo en el Corazon“, kantita de la kuba salsokantistino Celia Cruz.
Barretto sin operaciigis januaron de 2006 je la koro kaj mortis sekve de pulminflamo. Li postlasis edzinon kaj du filojn.