Ribelanto sen Kaŭzo | |
---|---|
NAnn Doran, James Dean kaj Jim Backus | |
filmo | |
Originala titolo | Rebel Without a Cause |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla lingvo |
Kina aperdato | 27-a de oktobro 1955 |
Daŭro | 111 min. |
Ĝenro | Dramo |
Kameraado | Ernest Haller |
Buĝeto | Usona $1.500.000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | Nicholas Ray |
Produktisto(j) | David Weisbart |
Scenaro | Ernest Haller |
Laŭ la verko de | Nicholas Ray |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso |
Muziko de | Leonard Rosenman |
Rolantoj | James Dean • Natalie Wood • Sal Mineo • Ann Doran • William Hopper • Rochelle Hudson • Corey Allen • Dennis Hopper • Ian Wolfe • Jim Backus • Edward Platt • Jack Simmons • Nick Adams • Nick Adams • Paul Birch • Robert Foulk • Virginia Brissac • Marietta Canty |
Produktinta firmao | Warner Bros. |
Distribuo | Warner Bros. |
IMDb | |
Rebel Without a Cause (anglalingve por "Ribelanto sen kaŭzo") estas filmo de 1955 fare de reĝisoro Nicholas Ray kiu montras rakonton de ribelema adoleskulo kiu translokiĝis al nova urbo, renkontas belulinon, malobeas siajn gepatrojn, kaj kontraŭas lokan bandaĉon. Ĝi intencis montri la ruiniĝon de junuloj en meza Usono, kritiki gepatran stilon, kaj malkovri la fendon inter generacioj. La titolo estas tenata de libro (el la jaro 1944) fare de psikoanalizisto Robert Lindner, "Rebel Without A Cause: The Hypnoanalysis of a Criminal Psychopath", sed ekzistas nenia enhava rilato inter la filmo kaj la libro.
La filmo estis nomumita trifoje por Premio Oskar, sed ne gajnis.