Reino PAASILINNA (naskiĝinta la 5-an de decembro 1939) estas finna verkisto kaj politikisto de Finnlanda Socialdemokratia Partio. Li estis membro de finna parlamento en 1983–1989 kaj 1995–1996 kaj membro de Eŭropa parlamento en 1996–2009. Liaj fratoj estas Erno, Arto kaj Mauri Paasilinna. En 1989–1994 li estis ĉefo de finna radia kaj televida regna entrepreno Yleisradio. Li laboris ankaŭ en Eŭropa Unio de Radio kaj Televido. Li publikigis dek librojn.