Renfe Cercanías
|
|
Trajno Civia en reto de Proksimaĵoj Madrido
|
Ĝeneralaj informoj
|
Loko |
Asturio, Bilbao, Kadizo, Barcelono, Madrido, Malago, Murcio/Alakanto, Kantabrio, Donostio, Sevilo, Valencio, Zaragozo
|
Transportsistema speco
|
Ĉeurba fervojo
|
Komenco de trafiko
|
1989
|
Teknikaj informoj
|
Longeco de sistemo
|
3 966,6 km
|
Nombro de linioj
|
67
|
Nombro de stacioj
|
893
|
Aliaj informoj
|
Posedanto
|
Renfe, FGC
|
Transportisto
|
Renfe
|
Mapo
|
|
Renfe Proksimaĵoj
|
|
Renfe Proksimaĵoj: la navedaj fervojsistemoj de la plej gravaj metropolaj areoj de Hispanio estas nomitaj Cercanías en la plej granda parto de Hispanio, Rodalia en la Valencia Komunumo, Aldiriak en Eŭskio kaj Rodalies en Katalunio. Ekzistas dek du sistemoj de Proksimaĵoj en kaj ĉirkaŭ la urboj kaj regionoj de Asturio, Bilbao, Kadizo, Kantabrio, Katalunio, Madrido, Malago, Murcio/Alakanto, Donostio, Sevilo, Valencio kaj Zaragozo. Ili estas ligitaj al metroaj sistemoj en Madrido, Barcelono, Bilbao kaj Valencio.
La divizio de Renfe Proksimaĵoj estis kreita en 1989 laŭ la konsilo de inĝeniero kaj transitplanisto Javier Bustinduy (1949-2016), kiel parto de grava laboro por amase pliigi trafikon, frekvencojn kaj tial allogecon de navedaj fervojsistemoj en Hispanio. Sistemoj de Proksimaĵoj estas iom post iom en la procezo esti transdonitaj al la regionaj aŭtonomaj registaroj; la unua tia sistemo kiu estis transdonita estis la administrado de la antaŭaj Cercanías Barcelona/Rodalia Barcelona al la Registaro de Katalunio kaj alinomado al "Rodalies de Catalunya" en 2010. La reto de Proksimaĵoj Madrido estis la celo de Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004. La atakoj, kiuj mortigis 191 homojn en stacioj Santa Eugenia, El Pozo kaj Atocha, estis la plej sangaj teroristaj agoj en Hispanio ĝis nun.