René Daumal | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
René Daumal | ||
Naskiĝo | 16-an de marto 1908 en Parizo | |
Morto | 21-an de majo 1944 (36-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Tombo | tombejo Pantin en Parizo vd | |
Etno | Francoj vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Liceo Henri-IV vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Véra Daumal (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Mouchamiel • Nathaniel • Oncle Nathaniel vd | |
Okupo | poeto verkisto tradukisto romanisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | A Night of Serious Drinking ❦ Mount Analogue vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
René DAUMAL (16an de marto 1908, Boulzicourt, Ardennes- 21a de majo 1944, Parizo) estas franca poeto, kritikisto, eseisto, hindologo, verkisto kaj dramaturgo.
Kiel junulo, li fondis specon de komunumo “inicia” (kiun ili nomis “la Simplistaj fratoj”) kun tri kunlernantoj: Robert Meyrat, Roger Gilbert-Lecomte, Roger Vailland. Ili estas inspiritaj de Alfred Jarry, Arthur Rimbaud kaj la viglaj avangardaj movadoj de la epoko: nome dadaismo, futurismo, superrealismo.
En 1925 en Parizo li jam kontaktis kun la superrealismo, kaj de 1925 ĝis 1927 li studis en mezlernejo Henri-IV. Li estis lernanto de Émile-Auguste Chartier, admiranto de la verkaro de Alfred Jarry; kaj samtempe estas kunlernanto kun Simone Weil, estonta filozofino, kun kiu ŝi korespondos rilate al sanskrito. Li suferis sanproblemojn kaj konsumadon de drogoj. Al lia grupo aliĝis ankaŭ la pentristo Josef Sima, la desegnisto Artür Harfaux, la poetoj Maurice Henry, Pierre Audard, André Delons kaj Pierre Minet; kaj li kontaktis kun Robert Desnos, Roger Vitrac, Philippe Soupault kaj Georges Ribemont-Dessaignes.