Reĝa Brit-Kolumbia Muzeo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
muzeo ![]() | |||
Lando | Kanado vd | ||
Situo | Viktorio | ||
Adreso | 675 Belleville Street,Victoria, BC V8W 9W2 | ||
Estiĝo | 1886 | ||
Malfermo | 1886 | ||
Direktoro | Jack Lohman | ||
Koordinatoj | 48° 25′ 10″ N, 123° 22′ 4″ U (mapo)48.419444444444-123.36777777778Koordinatoj: 48° 25′ 10″ N, 123° 22′ 4″ U (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 350 000 (2012) ![]() | ||
Retpaĝo | https://royalbcmuseum.bc.ca/ | ||
La Reĝa Brita Kolumbia Muzeo estas historia kaj etnografia muzeo en Viktorio, ĉefurbo de la kanada provinco Brita Kolumbio.
Ĝi estis fondita en 1886. Formita fare de la Brita Kolumbia Muzeo de Natura kaj Homa Historio kaj la Brita Kolumbia Provinca Kolekto, ĝi ricevis la titolon de "reĝa" post la vizito de Reĝino Elizabeth la 2-a en 1986 [1].
La muzeo estas unu el la plej gravaj esplor- kaj kulturaj institucioj de Kanado. Ĝi situas sur la Interna Haveno, inter la Hotelo Empress (Imperiestrino) kaj la provinca Parlamentejo. Ĉirkaŭ la konstruaĵo ekzistas zono de aliaj historiaj monumentoj, kiel ekzemple Thunderbird Park kaj la Helmcken House (la plej malnova ne- hinda domo en la provinco), kaj arkivo.
La muzeo estas unu el la ĉefaj turismaj vidindaĵoj de Viktorio. Ĝi inkludas tri permanentajn galeriojn: naturhistorio, moderne historio kaj historio de la indiĝenaj popoloj kiuj enloĝis la ejon, same kiel IMAX- kinejon. La kolekto de la muzeo havas proksimume 7 milionojn da objektoj [2], dividitaj en ok temojn: Entomologio, Botaniko, Paleontologio, Iĥtiologio, Senvertebra Zoologio, Herpetologio, Mastozoologio, Ornitologio. Ĝi ankaŭ ofertas plurajn provizorajn ekspoziciojn. En la lastaj jaroj ĝi ofertis ekspoziciojn pri la Titanic, Leonardo Da Vinci, antikv-egiptaj artefaktoj kaj Ĝingis-Ĥano.