Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rhäzüns (komunumaro) kaj Rhäzüns (stacidomo). |
Rhäzüns | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Imboden |
Komunumaro | Rhäzüns |
Koordinatoj | 46° 48′ 0″ N 9° 24′ 0″ O / 46.80000 °N, 9.40000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 0″ N 9° 24′ 0″ O / 46.80000 °N, 9.40000 °O (mapo) |
Areo | 13,37 km² |
Alteco | 657 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7403 |
Komunumkodo | 3723 |
Rhäzüns (en la romanĉa lingvo Razén) estas komunumo de la komunumaro Rhäzüns kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1299 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Rhäzüns situas okcidente de la Malantaŭa Rejno, unu el la du ĉefaj fontriverjo de Rejno. La vilaĝo Rhäzüns troviĝas sur la valebenaĵo sude de Bonaduz kaj norde de la valo Domleschg.
La komunumo Rhäzüns limas en nordokcidento kaj nordo al Bonaduz, en nordoriento al Domat/Ems, en oriento al Rothenbrunnen, en sudo al Cazis, kaj en sudokcidento al Versam.
Origine Rhäzüns estis romanĉlingva komunumo. En la jaro 1880 96 % de la loĝantaro parolis la romanĉan. En la jaro 1970 la parto de la romanĉlingvanoj estis ankoraŭ 52%. Pro formigro de romanĉlingvanoj de romanĉlingvanoj kaj almigro de germanlingvanoj laŭ la datumoj de la popolnombrado de la jaro 2000 nur ankoraŭ 10,07% de la loĝantaro de Rhäzüns parolis la romanĉan, dum 79,35 % parolis la germanan, 3,33 % la italan kaj 7,24% aliajn lingvojn.
Tra Rhäzüns pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A13. Rhäzüns disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro tra Bonaduz al Filisur.
Konata la nomo Rhäzüns estas ĉefe pro la mineralakvofontoj. La mineralakvo de Rhäzüns estas aparte ŝatata pro ĝia alta enteno de kalcio. La fonto estas regule ekspluatata ekde la jaro 1850.
La unua dokumenta mencio de Rhäzüns datiĝas el la jaro 840 kiel Raezunne. Dum mezepoko Rhäzüns formis kune kun Bonaduz fortikitan distrikton. Rhäzüns estis la centro de la samnoma senjorujo en kiu regis la Baronoj de Rhäzüns. Post ties formorto en la jaro 1458 la Senjorujo Rhäzüns transiris al la regado de la Grafoj de Zollern kaj en la jaro 1497 al Maksimiliano la 1-a de Habsburgo kaj tiel fariĝis parto de Aŭstrio. Per decido de la Viena Kongreso Rhäzüns transiris en la jaro 1819 al Kantono Grizono kaj fariĝis svisa. [1]
|