Richard Brautigan | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1935 en Tacoma | |
Morto | 14-an de septembro 1984 (49-jaraĝa) en Bolinas | |
Mortis pro | Sinmortigo ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | South Eugene High School (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto romanisto ![]() | |
Aktiva dum | 1966– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Trout Fishing in America ❦ In Watermelon Sugar ❦ Willard and His Bowling Trophies ❦ The Tokyo-Montana Express vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Richard Gary BRAUTIGAN (la 30a de januaro, 1935 – ĉ. la 16a de septembro, 1984) estis usona romanisto, poeto kaj mallonga rakonta verkisto.
Li verkis dum lia vivo kaj eldonis dek romanojn, du kolektoj de mallongaj rakontoj kaj kvar libroj de poezio. La verkado de Brautigan estis eldonita ambaŭ en Usono kaj internacie en Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio. Li estas plej bone konata por liaj romanaj Trout Fishing in America (1967), In Watermelon Sugar (1968), kaj The Abortion: An Historical Romance 1966 (1971).
Brautigan naskiĝis en Tacoma, Vaŝingtonio. Li kreskis kaj studis en la urbo Eugene, en la ŝtato Oregono. En sia familio li suferis de perforto kontraŭ infanoj. De juna aĝo li emis al vivo de nomadismo kaj diboĉo limanta al krimo. Li estis malliberigita kaj hospitaligita plurajn fojojn. Li estis difinita kiel mensmalsana, skizofrenia, kaj ricevis elektrajn traktadojn.
Brautigan ekloĝis en la grandurbo de San Francisco, kaj vivis tie ĝis sia morto. Li estis unu el la elstaraj kaj distingitaj verkistoj de la Beat-generacio. Li komencis sian literaturan karieron publikigante poemojn kaj mallongajn romanojn. Li amikiĝis kun la famaj aŭtoroj de la beat-generacio: Charles Bukowski, Lawrence Ferlinghetti, William S. Burroughs, kaj aliaj.
Li finis sian vivon kiam li estis malpli ol kvindekjara. Li pafis sin en hotelo en malgranda kalifornia urbo.