Richard ROUNDTREE (9-a de julio1942 - 24-a de oktobro2023) estis usona aktoro. Roundtree famis kiel "la unua nigrula agad-heroo"[1] pro sia portreto de privata detektivo John Shaft en la filmo Shaft de 1971, kaj pro ĝiaj kvar sekvaĵoj, publikigitaj inter 1972 kaj 2019. Pro sia ludado en la origina filmo, Roundtree estis nomumita al la premio Ora Globo por Nova Stelulo de la Jaro en kategorio de Aktoro en 1972.
Li ekkarieris en la 1960-aj jaroj kiel modelo por reklamaĵoj, kaj fine de la jardeko en teatro en duaranga Broadvejo.[2] Poste venis lia apero en filmoj kategoriitaj kiel "blaxploitation", nome rilatantaj nigrulojn kun krimaj etosoj per la serio de Shaft. Roundtree aperis ankaŭ kontraŭ Laurence Olivier kaj Ben Gazzara en Inchon (1981). En televido, li ludis la rolojn de la sklavo Sam Bennett en la televida serio de 1977 Roots kaj de Dro. Daniel Reubens en Generations el 1989 ĝis 1991. Li ludis alian privatan detektivon en City Heat de 1984 kontraŭ Clint Eastwood kaj Burt Reynolds. Kvankam Roundtree laboris laŭlonge de la 1990-aj jaroj, multaj el liaj filmoj ne sukcesis, sed li ja sukcesis en teatro.[3][4]
↑Tweedle, Sam, "I'm Just Talkin' About Shaft (And We Can Dig It)," Confessions of a Pop Culture Addict, Interreta retejo [1]Arkivigite je 2023-03-24 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 20-an de aŭgusto 2014.