Rinokriptedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
(Rhinocrypta lanceolata) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Rinokriptedoj (Rhinocryptidae) estas neotropisa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Temas pri malgrandaj ĝis mezgrandaj grundoloĝantoj kun mallongaj, rondaj flugiloj. Multaj specioj, kiuj apartenas al tiu familio, havas tre longajn, fortajn piedfingrojn. Ilia specifaĵo estas, ke iliaj naztruoj estas kovreblaj per grandaj, moveblaj klapoj, kaj ke la birdoj ofte starigas sian longan voston.
Ĉe la plej multaj specioj la plumaro estas griza aŭ bruna, nigra aŭ kun ruĝbrunaj desegnoj. La plej multaj specioj ne havas seksdimorfismon.