Rišňovce, hungare Récsény [rEĉEnj] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Rišňovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Nitra | ||
Poŝtkodo | 951 21 | ||
Aŭtokodo | NR | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 034 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 112 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°22′03″N 17°53′47″O / 48.3675°N, 17.89639°O (mapo) Koordinatoj: 48°22′03″N 17°53′47″O / 48.3675°N, 17.89639°O (mapo) | ||
Alto | 159 m s.m. | ||
Areo | 19 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rišňovce [+] | |||
Rišňovce situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Hlohovec-Nitra (urbo). La lasta urbo troviĝas je 16 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1272 laŭ tiama hungara ortografio "Rechen". En 1372 tio estis jam du apartaj lokoj: Suba kaj Supra Rechen-oj. En 1576 la turkoj bruldetruis la supran vilaĝon. La samo okazis en 1601 en la suba vilaĝo fare de Stefano Bocskai. En 1663 dum 2 jardekoj la vilaĝoj apartenis al la Osmana Imperio. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en (Suba) Récsény 659, en Supra Récsény 565 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Rišňovce 1912 homoj, (1900 slovakoj).