Robert Frangeš-Mihanović | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1872 en Sremska Mitrovica |
Morto | 12-an de januaro 1940 (67-jaraĝa) en Zagrebo |
Tombo | Mirogoj, Division RKT, site 920, #55 45° 50′ 18″ Nordo 15° 59′ 06″ Oriento / 45.83838 °N, 15.9849 °O (mapo) |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Reĝlando Hungario Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj |
Okupo | |
Okupo | skulptisto instruisto medalisto |
Robert FRANGEŠ-MIHANOVIĆ (naskiĝinta la 2-an de oktobro 1872 en Sremska Mitrovica, mortinta la 12-an de januaro 1940 en Zagrebo) estis aŭstri-hungaria kaj kroata skulptisto. Li pioniris por la moderna kroata skulptada arto kaj organizis kun aliaj la multajn artistajn aranĝojn en Zagrebo je la turniĝo de la 19-a al la 20-a jarcento.
Frangeš-Mihanović frekventis la Metia faklernejo en Zagrebo en 1889. Poste li iris Vienon, kie li studis ĉe Artlernejo por aplikitaj artoj inter 1889 kaj 1894 kaj unu semestron poste ĉe la Arta akademio ĉe Otto König kaj Carl Kundmann. Daŭriĝis studoj liaj en Parizo (1900/01), kie li renkontis i.a. Auguste Rodin.
Frangeš-Mihanović instruis ĉe la Lernejo pri artista metiado je Zagrebo (1895-1907) kaj lernigis skulptadon ĉe la tiea arta akademio. Li tie fondis la bronzmuldan sekcion. Li ankaŭ membris je diversaj akademioj: JAZU (Jugoslavenska akademija znanosti i umjetnosti), SANU (Srpska akademija nauka i umetnosti) kaj Praga akademio pri vidaj artoj.
Dum la Unua mondmilito li klopodis baldaŭ post la eksplodo riceviĝi kiel milita desegnisto/skulptisto ĉe la Milita gazetarkomandejo. Fakte li tie akceptitis en la 15.9.1915 kio ebligis al li okupiĝo pri skulptado ĝis militofino.[1] Pluraj liaj verkoj el tiu ĉi tempo troviĝas ĝis hodiaŭ en la kolektoj de la Armeo-historia Muzeo (Vieno).
Liaj medaloj kaj dokumentoj kun figuraj kaj bestaj motivoj [Herakles der Stier (1899), Weingut-Arbeiter (1900), Türkei (1904), Arbeiter (1906)] iĝis poste elirpunkto de kroata medalfara arto. Li kreis statuetojn [Schüchternheit (1902), Flucht nach Ägypten (1906), Der Raub der Europa (1907)], portretojn [Vatroslav Lisinski (1895)], bustojn [Antun Mihanović (1908) je Klanjec kaj Antun kaj Stjepan Radić (1936) en Desno Trebarjevo/ provinco de Sisak-Moslavina].
En 1897 li kreis Mortantan soldaton, artaĵon por la herooj de la 78-a Šokčević-regimento je Osijek. Kune kun Philosophie (1897) je Zagrebo, estas la tiuj falontaj soldatoj la plej frua ekzemplo de la impresionismo por kroata skulptado-arto. Lia plej monumenta verko estas tamen la statuego de reĝo Tomislav (1928-1938; starigitis ĝi en Zagrebo en 1947 malpost la stacidomo).[2] Li ankaŭ faris tombejajn statuojn en Varaždin (monumento sur la familia kripto de la Leitner-oj, 1906) kaj ĉe Mirogoj-tombejo (laboristoj sur la tombo de la familio Müller, 1935). Li kreis arkitekturajn kaj skulptajn elementojn sur konstruaĵoj zagrebaj, kiel alegoriajn reliefojn de filozofio, teologio, medicino ĉe la Ŝtata arkivejo.
Lia verkaro enhavas stilojn de akademismo, simbolismo kaj impresionismo. Pli malfrue li tamen evoluigis propran verkfaristan econ laŭ libera realismo. Krome li okupiĝis pri artmetio.