Robert Hawker Dowling | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1827 en Colchester |
Morto | 8-an de julio 1886 (59-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Robert HAWKER DOWLING (n. en 1827 - m. la 8-an de julio 1886) estis aŭstralia kolonia artisto.
Li naskiĝis en Anglio kaj estis la plej junaĝa filo de pastoro Henry Dowling kaj ties edzino Elizabeth. Li elmigris al Tasmanio kun siaj parencoj en 1839 sur la ŝipo Janet. Dowling ricevis kursojn de Thomas Bock kaj Frederick Strange, kaj vivtenis sin kiel portretisto. En la lasta parto de sia vivo, li fariĝis unu el la artinstruistoj de sia propra nevino, Florence Fuller.
La 2-an de majo 2007, unu el la pentraĵoj de Dowling (Masters George, William and Miss Harriet Ware with the Aborigine Jamie Ware) estis akirita de la Nacia Galerio de Viktorio kontraŭ 823 500 dolaroj[1].