Roman Karl Scholz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1912 en Šumperk |
Morto | 10-an de majo 1944 (32-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto prozisto dramaturgo pastro dramaturgo verkisto poeto rezistobatalanto ![]() |
Verkoj | Goneril : die Geschichte einer Begegnung |
Roman Karl SCHOLZ (naskiĝinta la 16-an de januaro 1912 en Šumperk, mortinta la 10-an de majo 1944 en Vieno) estis aŭstra teologo, aŭgustenano kaj rezistanto kontraŭ la nazioj.
Estante filo de negeedzinigita patrino li pasigis la junajn jarojn ĉe la geavoj kaj frekventis la gimnazion en Šumperk. En 1930 li aniĝis al la monakejo de la aŭgustenanoj en Klosterneuburg.[1] Ordino pastra iĝis en 1936; Scholz estis poeto kaj porjunulara animzorganto. Liaj radikoj spiritaj ja kuŝis en kristanaj-germanaj grupoj: dum lernejtempo li estis membro de la katolika porjunula ligo Staffelstein. Komence li eĉ havis simpatiojn por la naziismo.
Post ĉeesto en 1936 en Nurenbergo ĉe Regna partitago li ja ekkonis la verajn fiajn ideojn de la nazia movado kaj fondis en aŭtuno 1938 kune kun la ĵurnalisto Viktor Reimann la unuan rezistadmovadon en post Anschluss okupita Aŭstrio. Nomo ĝia estis unue Deutsche Freiheitsbewegung, sed post eksplodo de la Dua mondmilito oni alinomis ĝin Österreichische Freiheitsbewegung. La politikaj celoj estis unue la klerigo de la popolo pri la veraj intencoj de la nazioj kaj poste la renverso de la reĝimo, la eliro de la aŭstriaj govioj el la ŝtato germana kaj la restarigo de Aŭstrio kun inkludo de Bavario ĝis la rivero Majno.[2]
Apartenis al tiu grupo ankaŭ du aktoroj de Burgteatrejo, Fritz Lehmann kaj Otto Hartmann. Hartmann estis spiono perfida laboranta por Gestapo. Hartmann estis proponinta engrupe entrepreni teroragojn kion Scholz pro kristana konvinko sia malvolis. Dum raportado kaŝpolicana Hartmann ankaŭ tiajn renversplanojn priparolis.
Arestiĝo de Scholz estis en la 22.7.1940. Li devis atendi la proceson dum ne tute kvar jaroj: intertempe iĝis multaj priesploraj demandoj sen iu sukceso koncerne la perfidon de aliaj partoprenintoj kontraŭfaŝistaj fare de Scholz. Scholz internigitis en diversaj malliberejoj. Eĉ interveno de fratino de Hermann Göring, al kiu amikoj de Scholz havis kontaktojn, ne helpis. Kondamno je mortpuno estis en la 23.2.1944. Telegramo al Adolf Hitler, per kiu kardinalo Theodor Innitzer mem petis pri indulgo, eĉ ne responditis.[3] Liaj lastaj vortoj antau ekzekuto estis Por Kristo kaj Austrio!.
Hodiaŭ liaj agadoj poraŭstriaj kiel ankaŭ liaj poemoj konatas. Entombigo estis sur la tombejo Heiligenstädter Friedhof. Placo en Klosterneuburg nomitis por li. Memorigtabulo starigitis en Klosterneuburg en 1990. La Katolika Eklezio akceptis Scholz oficiale kiel martiron de la 20-a jarcento.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roman Karl Scholz en la germana Vikipedio.