Ruy Castro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1948 (76-jaraĝa) en Caratinga, Minas-Ĝerajso | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Heloísa Seixas (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto tradukisto biografo verkisto romanisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ruy Castro (naskiĝinta la 27-an de februaro 1948 en Caratinga, Minas Gerais) estas brazila verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, konata precipe pro siaj biografioj kaj raportaĵoj.
Li komencis sian karieron kiel raportisto en Rio-de-Ĵanejro ĉe la revuo Correio da Manhã ĉesigata 1974 kaj kontribuis ekde tiam al pluaj ĵurnaloj kaj revuoj ekde Jornal do Brasil kaj Folha de S. Paulo ĝis Playboy.
Ekde la 1990-aj jaroj li koncentriĝas precipe je la verkado de libroj. Liaj plej famaj biografioj temas pri la vivo de dramisto kaj novelisto Nelson Rodrigues, de piedpilka idolo Garrincha kaj la kanta kaj aktora stelulo de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, Carmen Miranda. Respekton trovis ankaŭ lia historiisma traktado de bosanovo kaj de la piedpilkoklubo Flamengo Rio de Janeiro. Aliaj libroj sindediĉas al lia loĝurbo Rio-de-Ĵanejro. Sur la kampo de fikcia literaturo li verkis ĝis nun nur kelkajn junularlibrojn.