Rychnov nad Kněžnou (germane Reichenau an der Knieschna) estas urbo en Ĉeĥio, kie loĝas 11 442 loĝantoj (2024). Ĝi situas en orienta Bohemio, sur rivero Kněžná, en cismontaro Orlické hory. En la urbo estas teksindustrio, konstruindustrio kaj metalindustrio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Synkov-Slemeno, Libel, Jahodov, Černíkovice (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Lupenice, Lukavice (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Vamberk, Solnice, Třebešov, Tutleky, Liberk kaj Javornice.
La vilaĝo en komercvojo estas unuafoje menciata al la jaro 1258. La servutulan urbon fondis Heřman z Drnholce. Jam ekde la 13-a jarcento evoluis drapproduktado, ekde la 15-a jarcento ĉi tie estis centro de unueco frateca, la urbo Rychnov fariĝis en la jaro 1561. En la 16-a jarcento estis nobela sidejo la tn. Malnova kastelo, aligita pli malfrue en komplekson de bierfarejo. En la 19-a jarcento la urbo estas unu el centroj de la ĉeĥa kulturvivo kaj de evoluo de teksindustrio. Ankaŭ nuntempaj entreprenoj daŭrigas en tradicioj.
En kvarala baroka kastelo kun arkada kortego el la jaroj 1676–1690 estas lokigita ampleksa pinakoteko kaj ankaŭ Muzeo kaj Galerio de Orlické hory havas sidejon ĉi tie. Konservitaj estas multnombraj popolkonstruaĵoj. En Rychnov naskiĝis František Martin Pelcl (1734–1801), historiisto kaj la unua profesoro de la ĉeĥa lingvo en praga universitato, kaj verkisto Karel Poláček (1892–1944), kiu lokigis en la urbon enhavon de romanoj Distrikta urbo (Okresní město) kaj Kvin estis da ni (Bylo nás pět). Magdaléna Dobromila Rettigová ĉi tie en la jaro 1825 finis verkadon de sia konata kuirlibro. En gimnazio en Rychnov agadis historiisto Augustin Sedláček.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 6 548 |
---|
1880 | 6 493 |
---|
1890 | 6 449 |
---|
1900 | 6 882 |
---|
1910 | 6 936 |
---|
1921 | 6 365 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 6 425 |
---|
1950 | 7 207 |
---|
1961 | 7 248 |
---|
1970 | 7 936 |
---|
1980 | 10 069 |
---|
1991 | 11 552 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 11 736 |
---|
2014 | 11 215 |
---|
2016 | 11 088 |
---|
2017 | 11 004 |
---|
2018 | 11 088 |
---|
2019 | 10 998 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 10 999 |
---|
2021 | 10 588 |
---|
2022 | 10 717 |
---|
2023 | 11 178 |
---|
2024 | 11 442 |
---|
Antaŭe estis konsisto de la urbo ankaŭ hodiaŭ memstaraj municipoj Jahodov, Lukavice kaj Synkov.
-
Kastelo
-
Kastelo sur aviadila fotografio
-
Preĝejo de La plej sankta Triunuo
-
Urbodomo en Malnova placo
-
Malnova placo
-
Aviadila vido
-
Centro de la urbo el aviadilo
-
Dlouhá Ves kaj Roveň
Partoj de urbo Rychnov nad Kněžnou (8) |
---|
|
|