Sándor Jemnitz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1890 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de aŭgusto 1963 (72-jaraĝa) en Balatonföldvár |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 43-1-78 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko (1908–1911) Muzikakademio Franz Liszt ![]() |
Familio | |
Infano | Jemnitz János (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo dirigento muzikkritikisto ![]() |
Sándor Jemnitz [ŝAndor jemnic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jemnitz Sándor estis hungara komponisto, dirigento, muzikkritikisto, esteto.
Sándor Jemnitz [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1890 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aŭgusto 1963 en Balatonföldvár.
Sándor Jemnitz devenis el juda familio. Li studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio (1906–1908), en konservatorio de Lejpcigo (1908–11) de kaj en Berlino de (1913–1915). Liaj plej gravaj instruistoj estis Max Reger, Artúr Nikisch, Hans Sitt kaj Arnold Schönberg. Post siaj studoj li estis dirigento en teatroj en diversaj urboj, poste muzikkritikisto en Berlino. En 1919 li revenis al Hungario. Inter 1924 kaj 1950 li estis kritikisto de Népszava, poste li instruis en muziklernejo.