Sabotage | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sabotage |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1936, 2 dec. 1936, 11 jan. 1937, 8 feb. 1937 |
Ĝenro | spionada filmo, filmo bazita sur romano, krimfilmo, drama filmo, suspensa filmo |
Kameraado | Bernard Knowles |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Michael Balcon |
Scenaro | Charles Bennett • Helen Simpson • Alma Reville • Joseph Conrad |
Loko de rakonto | Londono |
Muziko de | Hubert Bath |
Rolantoj | Sylvia Sidney • Oskar Homolka • John Loder • Matthew Boulton • Torin Thatcher • Frederick Piper • Charles Hawtrey • Sara Allgood • Martita Hunt • Austin Trevor |
IMDb | |
Sabotage (Sabotado), publikigita ankaŭ kiel The Woman Alone (La sola virino), estas brita prispiona streĉ-filmo de 1936 reĝisorita de Alfred Hitchcock en kiu stelulis Sylvia Sidney, Oskar Homolka kaj John Loder. Ĝi estis iel bazita sur romano de Joseph Conrad de 1907 nome The Secret Agent (La sekreta agento), pri virino kiu malkovras, ke ŝia edzo, londona kinejposedanto, estas terorisma agento.
Sabotage ne estu konfuzata kun la alia filmo de Hitchcock nome Secret Agent, kiu estis publikigita ankaŭ en 1936, sed diference ĝi estis iel bazita sur du historioj de la kolekto Ashenden: Or the British Agent de 1927 de W. Somerset Maugham. Ĝi ne estu konfuzata ankaŭ kun la filmo de Hitchcock nome Saboteur (1942) kiu inkludas la ikonan falon el la torĉo de la Statuo de Libereco kiu antaŭis la sceno de la Monto Rushmore de North by Northwest (1959).
La filmo tenas raran 100% de aproboj en la recenza retejo Rotten Tomatoes.[1] En sondenketo de 2017 pri 150 aktoroj, reĝisoroj, verkistoj, produktoroj kaj kritikistoj por la gazeto Time Out oni rangigis Sabotage kiel la 44a plej bonkvalita brita iama filmo.[2]