Sabzevar · سبزوار | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Irano | ||||
Provinco | centra Ĥorasano | ||||
| |||||
Telefonkodo | 051 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 243 700 (2016) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 13′ N, 57° 41′ O (mapo)36.212557.681944444444Koordinatoj: 36° 13′ N, 57° 41′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 974 m [+] | ||||
Horzono | UTC+03:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sabzevar [+] | |||||
Sabzevar, persalingve سبزوار, estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Rezaa Ĥorasano (centra Ĥorasano), en nordorienta Irano.
Sabzevar situas sur altebenaĵo 100 km de Nejŝaburo (kaj fervoja linio)troviĝas 58, Maŝhado (provinca ĉefurbo) 220, Semnano (urbo) 393, Teherano 565 km [1].
La historio de Sabzevar iras reen al la unua jarmilo antaŭ Kristo. Antikva restaĵo estas la fajro-templo, kiu daŭre estas videbla. En la malnovaj tempoj tiu loko estis ŝatata haltejo de la karavanoj. Okazis invado de mongoloj (tataroj), poste en la 14-a jarcento Timuro post la okupo detruis la urbon, eĉ estis murditaj 90 mil da homoj. Post la buĉado de ĉiuj viroj en la urbo, oni tranĉis iliajn kapojn kaj oni faris 3 piramidojn el la kapoj. La sekvaj konkerintoj estis la uzbekoj. Sabzevar estis deklarita urbo en 1930.
Sabzevar estas la komerca centro de la agroregiono produktanta vinberojn kaj sekvinberojn. La industrio estas malĉefa, oni produktas nutraĵojn, elektromotorojn. Tra la malnova bazaro oni eksportas freŝajn kaj sekigitajn fruktojn kaj legomojn.
En Sabzevar funkcias pluraj universitatoj, kampusoj.
La averaĝa jara temperaturo de Sabzevar estas 15,9 C. Jare pluvas po 238 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro tre malofte.
Sabzevar disponigas flughavenon por enlandaj celoj. El la urbego kuras 7 ĉefvojoj, inter ili la plej gravaj al Nejŝaburo kaj urbo Semnano.