Sahib Shihab

Sahib Shihab
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1925 (1925-06-23)
en Savannah
Morto 24-an de oktobro 1989 (1989-10-24) (64-jaraĝa)
en Knoxville
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Boston Conservatory at Berklee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
saksofonisto
universitata instruisto
flutisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sahib Shihab (* 23-an de junio 1925 en Savannah, Georgio, kiel Edmund Gregory; † 24-an de oktobro 1989 en Knoxville, Tenesio, estis usona ĵazmuzikisto (aldo-, bariton- kaj sopransaksofono, fluto).

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Shihab studis post privatlecionoj ĉe Elmer Snowden en 1941/42 je la konservatorio de Bostono. Antaŭe li jam en 1938/39 ludis en la bandoj de Luther Henderson kaj de Larry Noble. Ekde 1944 ĝis 1946 lin dungis Fletcher Henderson kiel unuan aldiston; krome li prezentis ĉe Roy Eldridge kaj Ray Perry. En 1946 li konvertiĝis al islamo kaj alprenis sian novan nomon. Inter 1946 kaj 1948 li muzikis kun Phil Edmund kaj Buddy Johnson.

Post tio Shibab laboris en Novjorko ĉe Thelonious Monk (kun kiu li estis intime amika), Tadd Dameron, Art Blakey kaj Dizzy Gillespie. Inter 1952 kaj 1955 li membris en la bando de Illinois Jacquet, kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis tra Eŭropo. En ĉi tiu tempo li transiris al baritonsaksofono kaj trovis je ĉi tiu instrumento memstaran ludmanieron; li kunlaboris kun Dakota Staton, Oscar Peterson kaj denove kun Gillespie. En 1956/57 li surdiskigis kun propra sesopo, sed ankaŭ kun Phil Woods. En 1959/60 li koncertvojaĝis kiel membro de la bandego de Quincy Jones al Eŭropo, kie li ekloĝis en Svedujo kaj poste en Danujo. Li laboris kiel ĉefa soloisto kun la bandegoj de Kenny Clarke/Francy Boland, de George Gruntz kaj gaste en la orkestroj de la radiostacioj, partoprenis projektojn kiel Flute Summit kun Jeremy Steig, James Moody kaj Chris Hinze kaj surdiskigis je propra nomo. En 1973 li reiris al Nordameriko, por denove reveni al Eŭropo, kie li laboris kun Thad Jones kaj la Dana Radio-Bandego. En 1984 li definitive reiris al Usono, kie li instruis ĉe la Universitato Rutgers.

Shihab evoluigis aparte je transversa fluto per preterblovado memstaran stilon kaj kontribuis – simile kiel ankaŭ Frank Wess – decide al la venko de la instrumento en ĵazo.