Sakena Yacoobi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1949 (75-jaraĝa) en Herato |
Ŝtataneco | Afganio |
Alma mater | Universitato Loma Linda |
Okupo | |
Okupo | aktivulo verkisto |
Sakena YACOOBI (naskiĝinta en Herat, Afganio) estas la plenuma direktorino de la Afgana Instituto de Lernado (AIL), afgana NRO kiu celas virinojn kaj kiun ŝi mem fondis en 1995.[1] Ŝi estas konata pro sia defendo de la rajtoj de la infanoj, virinoj kaj de ilia edukado[2][3][4]. Ŝi akiris internacian rekonon pro sia laboro kaj en 2005 ŝi estis nomumita kune kun aliaj 99 virinoj por la Nobel-premio pri paco[5]. Ŝi fondis la Afganann Instituton por Lernado (AIL) kiu estis la unua organizaĵo en Afganio kiu proponis edukadon pri homaj rajtoj al afganinoj.
Naskiĝinta en Herat, Afganio, Sakena atingis Usonon en la jaroj 1970, akirante universitatan gradan en biologio de la Universitato de Pacifiko[6] en 1977 kaj magistran gradon en publika sano ĉe la Universitato Loma Linda (en Loma Linda, Kalifornio) de la Sepataga Adventisma Eklezio. Antaŭ ol reveni en 1990 por labori kun siaj homoj, Sakena estis instruistino en la Universitato D'Etre kaj sanitara konsilistino. Dum ŝi laboris kun rifuĝintoj en Pakistano ŝi eldonis gvidlibrojn por instruistoj en la daria lingvo. Dum tiu tempo ŝi ankaŭ estis delegitino de la Kunordiga Agentejo por la Afgana Humana Helpo (ACBAR) laborante en la kampo de edukado de la Rehabilitiga Plano por Afganio de Unuiĝintaj Nacioj.
La organizaĵo ekestis por formi afganajn instruistinojn por apogi la edukadon de knabinoj, samkiel por provizi ilin de sanitara edukado. Sub la gvidado de Sakena, AIL establiĝis kiel organizaĵo kiu ankaŭ laboras ekde la bazo por kreskigi la aŭtonomigon de virinoj kaj iliaj komunumoj, por porti edukadon kaj sanitarajn servojn al kamparaj malriĉaj knabinoj kaj al aliaj malriĉaj afganinoj.
AIL estis la unua organizaĵo en Afganio kiu proponas edukadon pri homaj rajtoj al afganaj virinoj. AIL administris 80 kaŝitajn lernejojn kun 3000 knabinoj en Afganio post kiam la talibano fermis la lernejojn por knabinoj en la 1990-aj jaroj. Post la malvenko de la talibano; AIL estis la unua organizaĵo, kiu malfermis lernocentrojn por afganaj virinoj - koncepto nun kopiita de multaj organizaĵoj tra Afganio.
AIL nun servas centmilojn da virinoj kaj infanoj ĉiujare per trejnaj programoj, lernocentroj, lernejoj kaj malsanulejoj kaj en Afganio kaj en Pakistano. Ekde 1996 milionoj da afganinoj profitis de la edukadaj, trejnadaj kaj sanitaraj programoj de AIL.