Saki | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Saki | ||
Naskonomo | Hector Hugh Munro | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1870 en Sitŭe | |
Morto | 13-an de novembro 1916 (45-jaraĝa) en Beaumont-Hamel | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
Alma mater | Bedford School (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | saki vd | |
Okupo | verkisto dramaturgo romanisto historiisto ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Saki estas la plumnomo de la brita verkisto Hector Hugh Munro (18-a de decembro 1870 - 14-a de novembro 1916).
Saki naskiĝis en Birmo en 1870 kiel filo de brita oficisto en la birma polico. Lia patrino mortis en 1872, trafite de eskapinta bovino, kio eble havas ian rilaton kun la rolo de bestoj en liaj rakontoj. Kiam li aĝis du jarojn, li estis sendita al Britio por vivi kun du seninfanaj onklinoj, kiuj tre strikte edukis lin.
Post lerneja edukado en Exmouth kaj Bedford li unue sekvis sian patron en la birman policon, sed pro malbona sano devis ŝanĝi direkton al ĵurnalismo. Kiel ĵurnalisto li verkis politikajn satirojn kaj raportis por britaj ĵurnaloj el Balkanio, Rusio kaj Parizo.
Hodiaŭ Saki estas ĉefe konata pro siaj noveloj aŭ mallongaj rakontoj, kiujn karakterizas sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, ne malofte, nuanco de krueleco.
En 1914 Saki volontule soldatiĝis kiel senrangulo, malgraŭ sia aĝo. Li mortis en tranĉeo en Francio en 1916, trafite de tiraljoro. Laŭdire liaj lastaj vortoj estis "Estingu tiun damnindan cigaredon!".
Lia adoptita nomo "Saki" devenas de la tasoportanto en "La robajoj de Omar Kajam", persa poemaro konata al anglalingvanoj pro la traduko farita de Edward Fitzgerald kaj unue eldonita en 1859.
Saki publikigis ĉirkaŭ 135 rakontojn krom tri romanoj, tri teatraĵoj kaj historia studo pri Rusio.