Salouf | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Komunumaro | Surses |
Koordinatoj | 46° 37′ 30″ N 9° 34′ 30″ O / 46.62500 °N, 9.57500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 30″ N 9° 34′ 30″ O / 46.62500 °N, 9.57500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 218 |
Areo | 31,49 km² |
Alteco | 1258 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7462 |
Komunumkodo | 3538 |
Salouf (la malnova germanlingva nomo de la komunumo, kiu estis ĝis 1943 oficiala, estis Salŭ) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Salouf situas sur teraso oriente de la monto Piz Toissa, kiu kun alteco de 2657 m s.m. dominas la kulison de la komunumo. En la fundo de la valo de Surses la komunumo en oriento limas al la rivero Julio. Krom la vilaĝo Salouf mem apartenas al la komunumo ankaŭ la vilaĝetoj Pulens sur alteco de 1386 m s.m. kaj Del sur alteco de 1373 m s.m., Munter sur alteco de 1943 m s.m., kaj Ziteil, kie situas sur alteco de 2434 m s.m. la pilgrima preĝejo Vizito de Maria, kiu estas la plej alte situanta preĝejo en Eŭropo.
La komunumo limas en nordo al Mon, en oriento al Cunter, en sudo al Riom-Parsonz, en okcidento al Andeer, kaj en nordokcidento al Stierva.
Salouf situas ĉe la vojo 720.17, tio estas la malnova vojo al Juliopasejo, sur kiu hodiaŭ cirkulas nur malmulte da trafiko. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinioj al Savognin kaj Stierva.
La plimulto de la loĝantaro parolas la romanĉan lingvon, nome ties surmiranan dialekton. Tamen ankaŭ en Salouf la elcentaĵo de germanlingvanoj dum la lastaj jardekoj forte kreskis. En la jaro 1980 ankoraŭ 88,54 % de la loĝantaro parolis la romanĉan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 ankoraŭ 77,56 % parolis kiel ĉeflingvon la romanĉan, dum 19,51 % parolis la germanan kaj 0,98 % la italan.
La unua dokumenta mencio de Salouf datiĝas el la jaro 1160 kiel Salugo. Sur la monteto Motta Vallac estis trovita setlejo el la Bronzepoko. La kavaliro Salugo, kiu menciiĝis en la jaro 1160, estis administranto de la grandkorto de la episkopejo Koiro. [1]