Samu Balázs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1906 en Huedin |
Morto | 25-an de septembro 1981 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-6-67 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1928) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Majláth |
Infano | |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro |
BALÁZS Samu [balAĵ ŝamu] estis hungara aktoro, laŭreato de Kossuth-premio (1951), eminenta artisto (1963) naskita en Bánffyhunyad la 18-an de majo 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-a de septembro 1981. Lia edzino estis Mária Majláth.
Samu Balázs finis la Aktoran Akademion en 1928, kaj faris kontrakton al Hungara Teatro de Koloĵvaro. En 1938 lin dungis la Nacia Teatro de Budapeŝto. Lia vera talento montiiĝis nur post 1945. Ĝis sia pensiuliĝo (1970) li kontraktis nur por roloj en Teatro Madách. Ekde 1946 ĝis 1952 li instruis parolarton kaj aktormetion en la Teatra kaj Filma Altlernejo.