Samuel Goldwyn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
שמואל געלבפֿיש Szmuel Gelbfisz Samuel Goldwyn | |||||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1882 en Varsovio | ||||
Morto | 31-an de januaro 1974 (91-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis per | Malsano vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Usono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Frances Howard (1925–1974) vd | ||||
Infanoj | Samuel Goldwyn Jr. (en) vd | ||||
Parencoj | Tony Goldwyn (mul) () vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmproduktoro verkisto produktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1917–1953 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samuel GOLDWYN (denaske Szmuel Gelbfisz; jide שמואל געלבפֿיש; la 17-a de aŭgusto, 1879 – 31a de januaro, 1974), konata ankaŭ kiel Samuel Goldfish,[1] estis pol-usona kin-produktoro. Li estis plej bone konata kiel fonda kontribuinto kaj estro de kelkaj kinstudioj en Holivudo.[2] Inter liaj premioj estas la Ora Globo Cecil B. DeMille de 1973,[3] la premio Irving G. Thalberg Memorial en 1947, kaj la Humanitara Premio Jean Hersholt en 1958.
Li elmigris el juda medio el Varsovio al Hamburgo, poste al Britio, kaj poste al Usono, kiel li setliĝis dekomence en Novjorko. En 1913, Goldwyn, kun sia bofrato Jesse L. Lasky, Cecil B. DeMille, kaj Arthur Friend formis partnerecon, nome The Jesse L. Lasky Feature Play Company, kiu poste kuniĝis kun Paramount Pictures. Goldwyn plue estis stabano de Famous Players-Lasky.[4]
En 1916, Goldfish partneris kun la broadvejaj produktoroj Edgar kaj Archibald Selwyn,[5] uzante kombinon de ambaŭ nomoj por nomi sian kinproduktoran entreprenon Goldwyn Pictures. Je tiu oportuno, li poste ŝanĝis jure sian nomon al Samuel Goldwyn, kion li uzis por la cetero de sia vivo. Goldwyn Pictures estis sukcesa kaj "Leo la Leono" iĝis fama marko de la kompanio ankoraŭ memorata.
La 10an de aprilo, 1924, Goldwyn Pictures estis akirita de Marcus Loew kaj kunigita en sia Metro Pictures Corporation, kiu iĝis Metro-Goldwyn-Mayer. Spite la inkludon de sia nomo, Samuel Goldwyn neniam havis konekton kun la administrado aŭ produktorado de Metro-Goldwyn-Mayer.
Goldwyn jam estis establinta Samuel Goldwyn Productions en 1923 kiel produktora kompanio (sen distribua branĉo). Dum 35 jaroj, Goldwyn konstruis al si reputacion en kinfarado kaj sukcesis trovi talentulojn por tia industrio. William Wyler reĝisoris multajn el liaj plej famaj produktoj, kaj li dungis verkistojn kiel Ben Hecht, Sidney Howard, Dorothy Parker, kaj Lillian Hellman. En tiu epoko liaj filmoj kaj geaktoroj ricevis multajn nomumojn al Oskar-premioj. Laŭlonge de la 1930-aj jaroj, Goldwyn publikigis ĉiujn siajn filmojn tra United Artists; dekomence en 1941, kaj plue preskaŭ ĝis la fino de sia kariero, la filmoj de Goldwyn estis distribuitaj de RKO Pictures.
En la 1950-aj jaroj li havis multajn sukcesojn, nomumojn kaj Oskar-premiojn. Sed la diversaj versioj de Porgy and Bess estis malsukcesaj.