Samundri | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 73 911 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 4′ N, 72° 58′ O (mapo)31.06388888888972.961111111111Koordinatoj: 31° 4′ N, 72° 58′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Samundri aŭ Samandari (urdue سمندری) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Fajsalabado, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. Samundri estas ankaŭ kanalo, kiu fluas el Ĉenabo.
Samundri situas sur ebenaĵo en la nordorienta landparto. Ĝang troviĝas 46, Fajsalabado 94, Okara 105, Lahoro 205, Islamabado 324, Peŝavaro 358, Sukur (Pakistano) 489, Kveta 516, Karaĉio 850 kilometrojn.
Samundri estis establita dum dominado de britoj en 1887. En tiu jaro ekzistis tri hinduaj sanktejoj en tiu areo, el tio devenis la loknomo. Migrado inter Hindio kaj Pakistano estis kontinua antaŭ la sendependeco. Post la sendependeco en 1947 la hinduoj kaj sikoj migris al Barato, dum la islamaj rifuĝintoj de Barato ekloĝis en la okcidenta Panĝabo kaj en tuta Pakistano.
Samundri estas komerca centro por grajno, maizo kaj sukerkano. La komerco kreis bankojn en la urbego. En la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo estas evoluinta.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
13 642 | 30 849 | 54 908 | 156 991 |
La loĝantaro kreskis preskaŭ trioble inter 1998 kaj 2017, tio estas la jara kresko 5.7%, tre super la nacia mezumo 2,4%.
Samundri situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun influo de musono. La averaĝa jara precipitaĵo estas proksimume 400 milimetroj.
Samundri ne havas ŝoseon, sed kuras vojoj al la urbego el Fajsalabado, Okara kaj Ĝang. Internacia flughaveno servas en Fajsalabado.