Sangatte | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
INSEE kodo | 62774 [+] | ||||
Poŝtkodo | 62231 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 755 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 333 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 57′ N, 1° 45′ O (mapo)50.9466666666671.7566666666667Koordinatoj: 50° 57′ N, 1° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 14,28 km² (1 428 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Sangatte estas banloko en la franca norda departemento proksime de Calais, sur la Opala marbordo. La nomo de la vilaĝo estis en la 14-a jarcentro ankoraŭ konata sub la flandra nomo zantgate (1331), kiu estis francigita en la 17-a jarcento. La nomo estas derivata de la malnova nederlanda vorto sanda (sablo) sekvata de gata (aliro, malfermo) : «aliro al la sablo».
En la oriento de la komunumo, proksime de Calais, situas la vilaĝeto Blériot-Plage. La antaŭa nomo estis Baraques, sed la nuna estis donita en honoro al Louis Bleriot.
Sangatte unuafoje kaptis la internacian atenton kiel rezulto de la konstruo de la manika tunelo inter Francio kaj Anglio. Sangatte denove kaj multege altiris la internacian atenton pro la proksima kaj kontestata rifuĝinta tendumejo, kiu estas populare konata ĉefe sub la nomo "Sans-gate" (franca por "sen barilo"), de kie mingrintoj daŭre provis atingi Anglion. En novembro 2002 Francio fermis tiun ĉi rifuĝintan tendumejon je instigo de Britio. Laŭ la franca Ruĝa Kruco, 67.611 migrintoj pasis tra la Sangatte-Centro dum la daŭro de ĝia malfermo[1].
Poste multaj migrintoj kaj rifuĝintoj restadis en improvizitaj tendoj en la dunoj. Tiu tendaro fariĝis konata sub la nomo La Ĝangalo.[2]
La fervoja stacidomo Calais - Fréthun, situas je kelkaj kilometroj de Sangatte, kie haltas la trajnoj Eurostar (al Anglio), TGV kaj TERGV (al Lille kaj Parizo), samkiel trajnoj TER Nord-Pas-de-Calais.