Santa María del Campo Rus | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16621 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Carlos Cano García (PSOE) ekde 2007 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 735 (2008) | ||
Loĝdenso | 7,85 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 33′ N, 2° 26′ U (mapo)39.558055555556-2.425Koordinatoj: 39° 33′ N, 2° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 794 m [+] | ||
Areo | 93,63 km² (9 363 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa María del Campo Rus [+] | |||
Santa María del Campo Rus estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi situas borde de la rivero Rus, kiu nomigas la vilaĝon.
La censita populacio en 2008 estis de 735 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,85 loĝ/km². Estas 576 familiaj loĝejoj, el kiuj 305 estas ĉefa loĝejo, dum 185 estas duarangaj, estas krome 85 abandonitaj.
1960 | 1991 | 1996 | 2001 | 2004 | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1587 | 958 | 823 | 773 | 762 |
Santa María del Campo Rus estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 796 m; je 83 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 93.63 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°33′29″N 2°25′30″Ok.
Tie mortis la fama mezepoka poeto Jorge Manrique.
En la blazono oni kolektas tri simbolojn pri la vilaĝo. La ekzisto de nombraj naturaj lagetoj kiuj havigis akvon necesan por la loĝantoj estas reprezentata de akvaj ondoj en la suba pinto. La ĉefa riĉofonto devenas el agrikulturo kaj ĉefe cerealoj, kio estas reprezentata de garbo maldekstre. La ĉefa konstruaĵo estas preĝejo dediĉita al Virgulino Sankta Maria, kies nomo utilas por la vilaĝo, reprezentata de maria simbolo de bukedo el lilioj.
Agrikulturo (olivarboj, vitoj) kaj brutobredado (ĉefe 422 ŝafoj, 15 bovoj, 82 kaproj, 13 ĉevaloj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj. El dungitoj 119 dediĉas sin al agrikulturo, 20 al industrio, 51 al komerco kaj 107 al sektoro de servoj. Iam estis salminejoj, kies produkto estis uzata por produkti pulvon.
Santa María del Campo Rus[rompita ligilo]