Santiago Posteguillo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Santiago Posteguillo Gómez | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1966 (58-jaraĝa) en Valencio, Valencia (province), ![]() | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Valencio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto filologo lingvisto ![]() | ||||
Laborkampo | Filologio, lingvoscienco, beletro kaj historia romano ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Yo, Julia vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Santiago POSTEGUILLO Gómez [posteGIljo] (Valencio, 1967) estas hispana verkisto. Li famiĝis ĉefe pro kelkaj romanoj kies agado okazas en la Antikva Romo. La 16an de oktobro 2018 li estis premiita per la prestiĝa Premio Planeta pro sia romano Yo, Julia.
Kvankam li povus facile vivteni sin el la enspezoj el librovendado, li preferas pluigi sian karieron de profesoro en la Universitato Jaume I de Castelló, kie li instruas anglan literaturon, speciale pri la rakontarto de la 19-a jarcento kaj krome li interesiĝas por la Elizabeta teatro kaj la rilato inter la angla kaj nordamerika literaturoj kun kinarto, muziko kaj aliaj artoj.
Lia unua romano, Africanus: el hijo del cónsul, aperis en 2006 kaj per tiu startis la trilogio Africanus, pri Skipio Afrika, romia generalo kiu venkis Hanibalon en la batalo apud Zamo. La dua parto, nome Las legiones malditas, publikiĝis en 2008 kaj sekvajare aperis la tria ero de la serio, nome La traición de Roma.
En 2010 li startigis novan trilogion, tiam pri Trajano: la unua ero, nome Los asesinos del emperador, rakontas la ascendon al la trono fare de la unua romia imperiestro de hispana deveno. Sekvis Circo Máximo (2013), en kiu Trajano frontis malfacilaĵojn, konspirojn, korupton, amaferojn kaj la Dakiaj militoj. En 2016 publikiĝis la tria ero de la trilogio, nome La legión perdida.
Alterne kun la romanoj pri Antikva Romo, li publikigis ankaŭ trilogion pri diversaj temoj, verkoj kaj aŭtoroj de universala literaturo. Tria sagao pri Antikva Romo temis pri la imperiestrino Julia Domna, per kies unua parto, Yo, Julia, li estis venkinto de la Premio Planeta 2018. En 2020 publikiĝis la fino per Y Julia retó a los dioses. En 2022, li publikigis sian romanon, Roma soy Yo, pri Julio Cezaro.