Schoonebeek estas vilaĝo kun 3790 loĝantoj (2004) en la municipo Emmen en la nederlanda provinco Drenthe. Schoonebeek ankaŭ nomiĝas Oud-Schoonebeek, ĉar la ankaŭ al la municipo Emmen apartenanta Nieuw-Schoonebeek estas en la tuja apudeco.
Schoonebeek situas oriente de Coevorden tuj apud la limo kun Germanio ĉe la Schoonebeker Diep (rivereto), kiu estas la limo inter Nederlando kaj Germanio. Najbara municipo sur la germana teritorio estas Emlichheim.
52° 39′ 46″ N 06° 53′ 02″ O / 52.66278 °N, 6.88389 °O (mapo)Koordinatoj: 52° 39′ 46″ N 06° 53′ 02″ O / 52.66278 °N, 6.88389 °O (mapo)
Schoonebeek unuafoje menciiĝis en 1341 kaj estas kun Ruinerwold unu el la plej malnovaj vilaĝoj de Drenthe. Ĝis la reformo de la municipo en 1998 Schoonebeek estis parto de la municipo Schoonebeek, kiu ekestis en 1884 pro divido inter Schoonebeek kaj la antaŭa municipo Dalen.
De 1943 ĝis 1996 en la municipo oni elterigis nafton. En 1976 okazis akcidento, kiu kaŭzis ampleksan damaĝon. En 2006 oni komencis esplori, ĉu nova elterigo de nafto estas sencohava.
La kapjespumpilo en la centro rememorigas al antaŭaj tempoj. |
Statuo de sabloŝutanta Zwaantje Hans. (O. de Ruyter, 1984) |
La Schoonebeker Diep estas la limo inter Nederlando kaj Germanio. |