Scott LaFaro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1936 en Newark |
Morto | 6-an de julio 1961 (25-jaraĝa) en Flint |
Mortokialo | trafikakcidento |
Tombo | Glenwood Cemetery |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Kolegio Itako |
Okupo | |
Okupo | jazz bassist |
TTT | |
Retejo | http://scottlafaro.com/ |
Rocco Scott LaFARO (n. 3-an de aprilo 1936 en Newark, Nov-Ĵerzejo; m. 6-an de julio 1961 en Flint ĉe Geneva, Novjorkio) validas kiel unu el la plej novigemaj kaj influaj basistoj de la ĵazhistorio.
LaFaro alkreskis en muzikema familio, lia patro ludis en multaj bandegoj. Li komencis pianludi dum sia baza-lerneja tempo, lernante ĉe mezgrada lernejo li eklernis basklarneto-ludon, por transiri dum sia gimnazia tempo al tenorsaksofono. Nur en la somero antaŭ lia studo en altlernejo li eklernis kontrabasludon, ĉar la regado de arĉinstrumento estis deviga por muzikinstruistoj. Post tri monatoj je la altlernejo li decidis koncentriĝi je la baso.
LaFaro forlasis la altlernejon, por kunlabori en la bandego de Buddy Morrow. Post tutlanda koncervojaĝo li forlasis la bandegon en Los-Anĝeleso, kie li elprovis sian bonŝancon en la tiea muzikmondeto. Li rapide trovis tie laboron kaj akiris la famon, esti unu el la plej bonaj basistoj. En 1959 li aliĝis post prezentadoj kun granduloj kiel Chet Baker, Percy Heath, Victor Feldman, Stan Kenton kaj Benny Goodman al la triopo de Bill Evans. Tiutempe li ankaŭ kunlaboris kun Ornette Coleman.
LaFaro mortis dum trafikakcidento en Flint, proksime de Geneva, Novjorkio, du tagojn, post kiam li akompanis Stenon Getz je la Newport-Festival, kaj malpli ol du semajnojn post la vojmontraj surdiskigoj en la ĵazklubejo Village Vanguard kun Bill Evans. La sonregistraĵoj publikiĝis kiel Sunday at the Village Vanguard kaj Sunday at the Village Vanguard|Waltz for Debby.
Scott LaFaro fariĝis dum sia mallonga kariero precipe pro sia ludo en la triopo de Bill Evans unu el la plej influaj basistoj de la ĵazhistorio. Li anstataŭis klasikan promenbaso per esence pli libera ludo, kiu iamaniere „kontrapunktis“ [1] la ludon de Bill Evans.
Kune kun frapinstrumentisto Paul Motian li donis per tio al la triopomuzikado novan direkton, kiu baziĝis pli sur alproksima egalrajteco inter piano kaj baso, anstatuax sur la nura akompanado de la pianisto fare de la aliaj du kunmuzikantoj, kiel ekzemple praktikis Erroll Garner. Laŭ opinio de basisto Dave Holland LaFaro faris la bason la kvara melodivoĉo de kvaropo.[3] Ankaŭ laŭ teknika rilato LaFaro fariĝis normdonanto de la sekva basistogeneracio.