Sebastiano Faŭro | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Sébastien Faure | ||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1858 en Sankta-Stefano | |
Morto | 14-an de julio 1942 (84-jaraĝa) en Royan | |
Tombo | cimetière des Tilleuls (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | pedagogo ĵurnalisto anarĥiisto preleganto enciklopediisto redaktoro ![]() | |
Laborkampo | Pedagogio, anarĥiismo kaj redaktado ![]() | |
Aktiva en | Parizo • Bordeaux vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Anarkiista enciklopedio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sebastiano FAŬRO (france Sébastien FAURE, pr. Sebastja' For) (1858-1942) estis franca anarĥiisto.
Naskiĝinte la 6an de januaro 1858 en Saint-Etienne, li estis la kvara infano el ses, de familio bonhava kaj katolika. Li estis enskribita en la plej bonaj religiaj lernejoj. Li evoluis de la kristanismo al socialismo, poste al anarĥiismo, por kiu li vigle propagandis. Li agadis ankaŭ sine de sindikatoj. Li ekaktivis politike unue kadre de la socialista laborista partio, kaj poste iĝis anarĥiisto en 1888.
Li estis rimarkita pro sia elokvento okaze de la proceso de la Tridekopo[1] kiu komenciĝis la 6an de aŭgusto 1894 kaj finiĝis per senkulpigo de la plejmulto de la akuzitoj.
En 1895, li kunfondis, kun Louise Michel, la gazeton "La liberecano" (Le Libertaire). En 1904, li kreis liberecanan lernejon, "la abelujo" (La ruche) apud Rambouillet, kiu ekzistis ĝis 1914. En aprilo 1916, li kun Mauricius iniciatis la revuon "Tio, kio direndas" (CQFD[2]: Ce qu'il faut dire) kiu ĉesis aperi en decembro 1917.
Fama pro siaj pedagogiaj kaj oratoraj kvalitoj, li ankaŭ aŭtoris plurajn librojn, kaj estis la iniciatinto de franclingva anarĥiista enciklopedio (en kvar volumoj kaj preskaŭ 3000 paĝoj), kiu plentempe okupis lin kaj aperis en decembro 1934.
Kun la hispana revolucio, la espero videblis ĉe la horizonto. La maljuna batalanto retroviĝis denove en aktivado, sed li rapide seniluziiĝis.
Li mortis en Royan la 14an de julio 1942.
La juna Lanti (tiam 17-jara, ankoraŭ fervora franca patrioto) ĉeestis impresite prelegojn de Sebastiano Faŭro en Rueno (1897) post kio li foriĝis de patriotismo k proksimiĝis al anarkiismo, kiel li mem atestas en sia nefinita membiografiaĵo Fredo, en kiu Faŭro aperas sub la nomo Bastiano Feble. Li pli poste (post 1909) mem rekte korespondis kun Faŭro (k ankaŭ Han' Riner' k Johano Gravo, aliaj famaj anarĥiistoj).
Ĉi artikolo parte estis redaktita surbaze de informoj aperintaj en OVO 65bis[rompita ligilo] (aprilo 2010, Ondo da VerO estas trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando).