Sekulara franciskana ordeno

Sekulara franciskana ordeno
religia ordeno Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1978 vd
Antaŭe Tria Ordeno de Sankta Francisko vd
Sidejo Romo
Fondinto(j) Sankta Francisko el Asizo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sankta Roĥo el Monpeliero, pentofara triardenano.

Sekulara franciskana ordeno (O.F.S.) (ĝis 1978 Franciskana tria ordeno aŭ T.O.F.) estas konstituata de kristanoj kiuj, altirite de specifa vokiĝo, sin engaĝas vivi la evangelion laŭmaniere de Sankta Francisko de Asizo, en sia propra sekulara stato, praktikante specigan religian regulon aprobitan de la eklezia aŭtoritato, nune tiun konfitmitan de papo Paŭlo la 6-a en 1978.

OFS (Ordeno Franciskana Sekulara)

[redakti | redakti fonton]

La OFS estas unu el tri fundamentaj komponantoj de la franciskana familio, konstituata de la tri ordenoj inventitaj de Francisko de Asizo: la unua (la fratuloj), la dua (la kontemplaj monaĥinoj nomata “klaraninoj” ĉar fonditaj de Klara el Asizo) kaj la tria ordeno (la plursekulara ordenaro, konstante engaĝiĝantaj en apostolaj kaj karitataj aktivecoj. Estas ĝuste tiu konstanco kaj “vokiĝo” kiuj distingas, vidpunkte de la motivo, la aparteno al O.F.S. kompare kun aliaj piaj asocioj.

La sekularaj franciskanoj, elmetante, post periodo de formiga kaj spirita kaj kultura pliprofondiĝo, veran kaj propran ordenpromeson, [1] engaĝiĝas vivi tiun vokiĝon en ĉiu situacio, jen familia jen labora.

La sekularaj fratoj kaj fratinoj, krom serĉi en la aliaj la vivantan kaj agantan personon [[<jesuo Kristo|Jesuon Kriston]], tiun anoncas per la ekzemplo kaj vorto; atestas en la ĉiutaga travivo la estontajn bonojn: en la amo al la malriĉeco, en la obeo, en la ĉasteco de la koro.

Pacigantoj, ili konfidas en la homo kaj al li transdonas la mesaĝon de la perfekta ĝojo kaj de la espero, fonditaj sur la promesoj de Kristo.

Blazono de la franciskana sekulara Ordeno, en Petrópolis (Brazilo).[2]

La originoj de la franciskana triaordeno, en kiu naskiĝis la moderna sekulara franciskana ordeno

[redakti | redakti fonton]

Ne estas konataj la dato kaj la loko kie naskiĝis aŭ almenaŭ formuliĝis la ideo pri la franciskana triaordeno el kiu la sekulara franciskana ordeno. Ĉu en Aviano (Umbrio – Italio) en 1212? Tion sugestas Tomaso el Celano, la unua biografiisto de Sankta Francisko kaj ankaŭ, eble, la Legendo Majora de Sankta Bonaventura

En la Floretoj de Sankta Francisko, male, oni parolas pri alestiĝo de la Tria Ordeno kiu, eble, stariĝis en 1219 okaze de la fama prediko al la birdoj, najbare de Asizo. [3] Fakte, en la vulgara umbra traduko de La floretoj de la 4-a jarcento oni legas: «Kaj marŝante kun spirita impeto, sen zorgi pri la vojo kaj aliafero, ili atingis kastelon nomatan”Cannaia.” […] Kaj tie (Francisko) predikis tiafervore, ke la viroj kaj virinoj de tiu kastelo pro granda devoteco volis lin sekvi kaj forlasi la kastelon; […]. Tiam li elpensis la Trian Ordenon por la universala savo de ĉiuj (ĉapitro 6-a).

La unuaj franciskanaj laikoj estis, laŭtradicie, Lucchese kaj Buonadonna el Poggibonsi, samtempuloj de la sanktulo, el kiu ili ricevis la aparatan veston.

Amasa aliĝo al la Tria Ordeno Franciskana

[redakti | redakti fonton]

Amasa ĉar nombris inter ili plurdekoj da Sanktuloj kaj beatuloj: Elizabeto de Hungario, sankta Roza el Viterbo, sankta Ferdinando la 3-a el Kastilio, sankta Ludoviko la 9-a, Sankta Birgita

Reĝoj de ĉiuj kristanaj dinastioj, poetoj kiel Dante AlighieriFrancesco Petrarca, navigistoj kiel Kristoforo Kolumbo, Vasco da Gama, ĉiuspecaj kaj ĉiunaciaj artistoj, Mikelanĝelo, Rafaelo, Giotto, kondotieroj, ekleziuloj kaj papoj … Preskaŭ ĉiu paroĥo kreis sian franciskanan triaordenan grupon, kie la partoprenis altranguloj kaj popolano, dediĉitan al la preĝo kaj al la subteno de verkoj socie utilaj.

  1. Estas postulite 18 jarojn por elmeti la votojn, sed tiuj ĉi devas esti antaŭataj de kvar jaroj de formado, du de postula tempo kaj de noviceco.
  2. Necesas distingi tiun franciskanan ordenon (sekulalaran) el tiu franciskana regula ordeno, ankaŭ tiu ĉi originta el la Triaordenanoj.
  3. http://www.sanfrancesco.com/ita/prodotto.asp?paese_id=20&dest_id=71[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]