Senusret la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kronado | 1878 (eble nur en 1874) | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | probable fine de la 20-a jarcento antaŭ nia erao | ||||
Morto | 1839 (laŭ iuj fontoj jam en 1855) | ||||
Tombo | piramido de Senusret la 3-a ![]() | ||||
Ŝtataneco | Antikva Egiptio Meza Imperio de Egiptio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dekdua Dinastio de Egiptio vd | ||||
Patro | Senusret la 2-a ![]() | ||||
Patrino | Ĥenemet-nefer-heĝet la 1-a ![]() | ||||
Edz(in)o | Meretseger Neferthenut Ĥenemet-nefer-heĝet la 2-a ("la pli juna") ![]() | ||||
Infanoj | Amenemhet la 3-a ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Senusret la 3-a estis unu la plej gravaj egiptaj suverenoj kaj certe la plej rimarkinda de la Meza Imperio de Egiptio.
Filo de Senusret la 2-a, li reĝis 33 jarojn laŭ arkeologiaj datenoj, periodo kiu bone akordiĝas kun tiu raportita en la Reala Kanono 30+x. Male, Manetono al li atribuas reĝadon 48-jaran longan kiel al lia antaŭulo.
Lia regno estas unu el la historiaj eventoj kiuj povas esti korekte datita danke al la korespondo de la suna leviĝo de la stelo Sopdu (Sothis de la grekoj, Siriuso okcidentlingve). La astronomiaj kalkuloj atingas, por tiu fenomeno, registrita dum la reĝado de tiu suvereno, la jaron 1872 a.K. kiu, do, povas esti utiligita kiel referenca punkto por enliniigi la kronologiojn.
La helenisma tradicio, transdonita de Manetono, Herodoto kaj Diodoro Sicila atribuas al suvereno nomata Sesostri NItris fenomenajn heroaĵojn: ... En naŭ jaroj li submetis tutan Azion kaj Eŭropon ĝis Trakio, ĉie starigante monumentojn je memoro pri la kondiĉoj de la popoloj… tiel ke li estis estimata ĉe egiptoj la unua post Oziriso.
La manetonaj trograndigoj naskiĝas, parte, ankaŭ de la surmetiĝo de la figuroj de la tri Senusret, ĉiuj apartenantaj al la sama dinastio.
La enlanda politiko de Senusret la 3-a celis malfajrigi la separatistajn tendencojn de la provincoj, kiujn li reduktis nur al tri, forte kontrolitajn. En eksterlanda politiko tio koncernis Nubion kie la limo estis delokita trans la dua katarakto danke al serio de militaj sukcesaj kampanjoj.
La militaj kampanjoj sukcesis ankaŭ al nordo, kie li atingis la lokon Sikem kaj teritoriojn sur la libana rivero Leonto, por frapi la monadajn tribojn dediĉintajn al la rabado, kaj plifortigi la tieajn malgrandajn dinastiojn jam egiptigitajn.
Senusret la 3-a restarigis la funebran komplekson de Dahŝuro, kiun jam uzis faraonoj de la kvara dinastio de Egiptio.
Tute ĝenerale pri egiptologio: