Sergej Loznica

Sergej Loznica
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1964 (1964-09-05) (60-jaraĝa)
en Baranaviĉi
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio
Nacia Teknika Universitato de Ukrainio «Kieva Politeknika Instituto Igor Sikorskij» Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
filmmuntisto
scenaristo
ĉefkameraisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://loznitsa.com
vdr

Sergej Vladimiroviĉ Loznica (beloruse Сяргей Уладзіміравіч Лазніца, ukraine Сергій Володимирович Лозниця род, angle: Sergei Loznitsa) estas kosmopolita ukraina filmreĝisoro, tradukisto kaj scenaristo de belorusa deveno[1] [2] kiu elmigris en 2001 al Germanio[2][3] kie li vivas kaj laboras ekde tiam. Por liaj dokumentaj kaj plenlongaj filmoj li ricevis multegajn premiojn.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Belorusio kie li pasigis sian infanaĝon kaj fruajn jarojn. Poste, lia familio translokiĝis al Ukrainio kaj li finis mezlernejon en Kievo (Kyiv). Liaj gepatroj laboris kiel ĉefaj inĝenieroj ĉe la Antonov Design Bureau. En 1981-1987, li studis ĉe la Kyiv Politeknikejo ĉe la Fakultato de Kontrolsistemoj, specialiĝante pri "Aplikata Matematiko". De 1987 ĝis 1991 li laboris kiel esploristo ĉe la Instituto de Kibernetiko de la Akademio de Sciencoj de Ukraina SSR kie li estis implikita en la evoluigo de ekspertsistemoj, decidsistemoj kaj problemoj de artefarita intelekto. Samtempe li laboris kiel tradukisto de la japana lingvo[4].

En 1991, li komencis studi ĉe la Kinematografia Instituto "Sergej Gerasimov" en Moskvo kie diplomiĝis en 1997.

Ekde 2000, li laboris ĉe la St. Petersburg Documentary Film Studio kiel reĝisoro.

En 2013-2014, dum la Euromaidan, li apogis la manifestacianojn kaj dokumentis la Revolucion de Digno en sia filmo "Maidan"

Eksiĝo de la Eŭropa Filmakademio (EFA)

[redakti | redakti fonton]

La 28-an de februaro 2022, Loznica eksiĝis de la Eŭropa Filmakademio (EFA) pro ties malforta reago al la rusia invado de Ukrainio: "Dum kvar tagoj sinsekve, la rusa armeo detruis ukrainajn urbojn kaj vilaĝojn, mortigante ukrainajn civitanojn. Ĉu vi, humanistoj, defendantoj de homaj rajtoj kaj digno, ĉampionoj de libereco kaj demokratio, timas nomi militon milito, kondamni barbarecon kaj esprimi vian proteston?[5] . La sekvan tagon, la EFA publikigis pli fortan deklaron kiu postulis la bojkoton de rusa kinarto[6]. Responde, Loznica publikigis deklaron kondamnante la bojkoton, ĉar li ne volas apliki kolektivan kulpigon al ĉiuj rusoj: "Multaj amikoj kaj kolegoj, rusaj filmreĝisoroj, parolis kontraŭ ĉi tiu freneza milito. Homoj. Kiel ni, ankaŭ ili estas viktimoj de ĉi tiu agreso[7].

"Malpermesi kulturon egalas al la postulo malpermesi lingvon".

[redakti | redakti fonton]

La 18-an de marto 2022, la Ukraina Filmakademio forpelis Loznica pro esti kosmopolito kaj por kontraŭbatali la bojkoton de rusaj filmoj, deklarante ke "kiam Ukrainio provas defendi sian sendependecon, la ŝlosila koncepto en la retoriko de ĉiu ukraino devus esti lia nacia identeco" [8] . La 21-an de majo, ricevante la premion de la Filmfestivalo de Cannes pro sia kontribuo al kinarto, la direktoro faris paroladon kontraŭ la postuloj pri bojkoto de la rusa kulturo. Li notis ke la postulo malpermesi kulturon egalas al la postulo malpermesi lingvon. Ĝi estas "arkaika kaj detrua en naturo, same malmorala kiel freneza. Kiel vi povas malpermesi lingvon kiu estas parolata de 350 milionoj da homoj tra la mondo?" diris Loznica [9] .

Filmografio

[redakti | redakti fonton]

Plenlongaj filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • 2010 - Mia feliĉo
  • 2012 - En la nebulo
  • 2017 - Milda
  • 2018 - Donbaso

Dokumentaj filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1996  - Hodiaŭ ni konstruos domon (mallonga filmo; kune kun M. Magambetov)
  • 1998  - Vivo, aŭtuno (mallonga filmo; kune kun M. Magambetov)
  • 2000  - Halto (mallonga filmo)
  • 2001  - Kompromiso
  • 2002  - Portreto (mallonga filmo)
  • 2003  - Pejzaĝo
  • 2004  - Fabriko (mallonga filmo)
  • 2005  - Blokado
  • 2006  - Artel (mallonga filmo)
  • 2008  - Efikeco
  • 2008  - Norda Lumo
  • 2012  - Miraklo de Sankta Antonio (mallonga filmo)
  • 2012  - Letero (mallonga filmo)
  • 2014  - Majdano
  • 2014  - Old Jewish Cemetery (mallonga filmo)
  • 2015  - Okazaĵo
  • 2017  - Austerlitz
  • 2017  - Venkotago
  • 2018  - Procezo
  • 2019  - Ŝtata entombigo
  • 2020  - Nokto ĉe la opero
  • 2021  - Babin Jar. Kunteksto
  • 2021  - S-ro Landsbergis
  • 2022  - Kieva procezo
  • 2022  - Naturhistorio de detruo
  • 2024  - La invado en kiu li esploras la sekvojn de invado de unu lando en alian.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. En 2015, en intervjuo kun la ukrainaj amaskomunikiloj, li deklaris, ke la demando ĉu li estas belorusa, ukraina aŭ rusa ne estas esenca por li.
  2. 2,0 2,1 (ukraina) Сергій Лозниця: Я був певен, що Майдан переможе (Serhiy Loznytsia: Mi estis certa, ke Majdan venkos), Forbes Ukrainio, la 2-an de julio 2014, arkivita de la originalo la 17-an de februaro 2018.
  3. (ukraina) "Mi estis kaj restas ukraina kinoreĝisoro." Loznica reagis al la elpelo de la Ukraina Filmakademio, gordonua.com, la 30-an de novembro 2022 .
  4. (ukraina) Сергій Лозниця: анатомія чутливості — часопис, «Кіно театр», 2011, n-ro 2
  5. (en) Ukrainian Director Sergei Loznitsa Quits European Film Academy Over “Shameful” Response to Invasion (Ukraina reĝisoro Sergej Loznitsa Forlasas Eŭropan Filmakademion Pro "Honta" Respondo al Invado). Alirite la 27-an de marto 2022. Arkivita de la originalo, la 22-an de marto 2022.
  6. (en) Parfitt, Orland, "EFA to exclude Russian films from European Film Awards", Screen Daily. la 1-an de marto 2022. Alirite la 4-an de aprilo 2022.
  7. (en) Ukrainian Filmmaker Sergei Loznitsa Speaks Against Russian Boycott. (Ukraina Filmisto Sergej Loznitsa Parolas Kontraŭ Rusa Bojkoto). Alirite la 27-an de marto 2022. Arkivita de la originalo, la 31-an de marto 2022.
  8. (en) Martin Blaney, "Ukrainian Film Academy explains decision to expel director Sergei Loznitsa" (Ukrainia Filmakademio klarigas decidon forpeli direktoron Sergej Loznitsa), Screendaily, 21-an de marto 2022. Arkivita el la originalo, la 27-an de marto 2022 .
  9. (ukraina) Сергей Лозница произнес во Франции речь против бойкота русской культуры (Sergej Loznica faris paroladon en Francio kontraŭ la bojkoto de la rusa kulturo), svoboda.org, la 21-an de majo 2022. Arkivita de la originalo per la Wayback maŝino, la 21-an de majo 2022 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

La Invado (filmo, 2024)

Babin Jar (ukraine: Бабин Яр)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Sergej Loznica

Sergej Loznica en IMBd