Servet Çetin estas turkafutbalisto. Li naskiĝis la 17-an de marto1981(nun 1981-03-17) en Iğdır en la pleja oriento de Turkio, do nun estas 43-jara. Ĝis la jaro 2012 li profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Galatasaray - antaŭe li estis profesia futbalisto de la kluboj Kartalspor (1998–2001) Göztepe (2001–2002) Denizlispor (2002–2003) Fenerbahçe (2003–2006) kaj Sivasspor (2006–2007). Krome Servet Çetin inter alie estis membro de la turka nacia teamo de futbalo konkuranta pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kiu atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.