Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siebnen-Wangen (stacidomo). |
Siebnen | |
---|---|
vilaĝo • kvartalo | |
Kantono | Ŝvico |
Komunumo(j) | Galgenen, Schübelbach kaj Wangen |
Geografia situo | CH1903: 710548 / 225859 (mapo)47.1744444444448.8969444444444Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 54′ O; CH1903: 710548 / 225859 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 7027 |
Areo | proksimume 8,0 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8854 |
Siebnen estas urbeca setloloko en la distrikto Höfe, Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 7027 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
La teritorio de la vilaĝo Siebnen dividiĝas inter la komunumoj Galgenen, Schübelbach kaj Wangen. La teritorio okcidente de la rivero Wägitaler Aa apartenas al Galgenen. Dum la parto oriente de la rivero kaj sude de la kantona ĉefvojo n-ro 3, kie situas la akvoelektrejo apartenas al Schübelbach kaj la parto norde de la kantona ĉefvojo inkluzive la preĝejo kaj la stacidomo al Wangen.
Tra Siebnen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3. En nordo ĝi havas alveturon al la svisa aŭtovojo A3. La loko disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro respektive Buchs. Tra la vilaĝo pasas la buslinio de Pfäffikon al Reichenburg kaj ĝi estas elirpunkto de la poŝtaŭtolinio al la valo Wägital, al Innerthal.
La unua dokumenta mencio de Siebnen datiĝas el la jaro 972 kiel Sibineihha.
Sur la monteto Sagibügel ekzistis dum la kelta epoko ekde la 12-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la romia epoko fortikaĵo. En la jaro 972 la germana imperiestro Oto la 2-a konfirmis bienposedon de la Monaĥejo Einsiedeln en Siebnen. Dum mezepoko en Siebnen kondukis la ununura ponto trans la rivero Wägitaler Aa. La ponto estis menciita la unuan fojon en la jaro 1450. En la jaro 1353 la unuan fojon estis menciita la kapelo Sankta Nikolao en Siebnen. Ĝi estis filio de la paroĥo de Tuggen. Sian propran preĝejon Siebnen ricevis nur en la 20-a jarcento. La peĝejo Koro de Jesuo estis konsekrita en la jaro 1926, kaj tiam Sieben fariĝis propra paroĥo. Tamen Siebenen ne akiris memstarecon kiel komunumo. Tio komplikas la administradon, ĉar necesas ofte trovi kompromisojn inter la tri komunumoj Galgenen, Schübelbach kaj Wangen. Siebenen disponas pri propra administracio kun certaj kompetencoj, kiu tamen estas jure submetita al la tri komunumoj. [1]