Sigmundo Rákóczi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo de Transilvanio | |||||
Regado | 1607–1608 | ||||
Antaŭulo | Stefano Bocskai | ||||
Sekvanto | Gabrielo Báthori | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1544 en Felsővadász, Hungara reĝlando | ||||
Morto | 5-an de decembro 1608 en Felsővadász, Hungara reĝlando | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Rákóczi vd | ||||
Edz(in)o | Borbála Thelegdy (en) Judit Békény de Alagh (en) Anna Gerendi (en) vd | ||||
Infanoj | Georgo Rákóczi la 1-a ( Anna Gerendi (en) ) Zsigmond Rákóczi (en) ( Anna Gerendi (en) ) Erzsébet Rákóczi (en) ( Judit Békény de Alagh (en) ) Pál Rákóczi (en) ( Anna Gerendi (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barono Sigismondo RÁKÓCZI, hungare RÁKÓCZI Zsigmond [ra:ko:ci], (naskiĝis 1544 en Felsővadász, mortis la 5-a de decembro 1608 samloke) estis princo de Transilvanio inter 1607 kaj 1608.
Rákóczi edukiĝis en la kortego de Péter Perényi en Sárospatak kaj tie komenciĝis lia soldatkariero en luktoj kontraŭ turkoj. En 1567 li iĝis kapitano de fortikaĵo Eger, en 1572 de Szendrő. En 1575 li iĝis komandanto de hungara armeo kontraŭ Gasparo Békés. En 1588 li pro siaj meritoj soldataj ricevis rangon de barono. Ĉirkaŭ 1590 li geedziĝis kun la vidvino de András Mágóchy, Judito Bekényi kaj tiel havigis al si grandbienojn, interalie ankaŭ Munkács. En oktobro 1604 li aliĝis al Stefano Bocskai kaj en septembro 1605 je ties komisio iĝis plenpotenca gubernatoro kaj generalo de Transilvanio. La 8-an de februaro 1607 oni elektis lin reganto. La 5-an de marto 1608 li abdikis.
Antaŭe: | Princo de Transilvanio | Poste: | |
---|---|---|---|
Stefano Bocskai | 1607–1608 | Gabrielo Báthori |