Simonfa [ŝimonfa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. La loknomo signifas: Simono-vilaĝ'.
Simonfa situas en kaldrono, laŭ ĉefvojo Balatono-Szigetvár. Kaposvár troviĝas 11, Kadarkút 21, Sásd 27, Pécs 62, Budapeŝto 190 kilometrojn [1][rompita ligilo].
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1421. La komunumo estas ŝatata loko de turistoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kuracejo, migra poŝto, turistaj gastejoj.