Sin noticias de Dios | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sin noticias de Dios |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2001 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Paco Femenía |
Reĝisoro(j) | Agustín Díaz Yanes |
Produktisto(j) | Gerardo Herrero |
Scenaro | Agustín Díaz Yanes |
Muziko de | Bernardo Bonezzi |
Rolantoj | Victoria Abril • Penélope Cruz • Demián Bichir • Fanny Ardant • Gael García Bernal • Elsa Pataky • Javier Bardem • Bruno Bichir • Juan Echanove • Gemma Jones • Emilio Gutiérrez Caba • Cristina Marcos • Luis Tosar • Elena Anaya • Peter McDonald • Pilar Bardem • Yohana Cobo • Teresa Arbolí • Alicia Sánchez • Elia Galera • Paz Gómez • Vicenta Ndongo • José Manuel Lorenzo |
IMDb | |
Sin noticias de Dios (Sen novaĵoj pri Dio) estas hispan-meksika drama filmo de 2001 reĝisorita de Agustín Díaz Yanes kaj protagonistigita de Elena Anaya, Penélope Cruz, kaj Victoria Abril, inter multaj aliaj.
La filmo ricevis plurajn nomumojn kaj premiojn.
En la lastaj jaroj, praktike neniu animo aprobis la ekzamenojn de enirado al la ĉielo. En la infero okazas tute la malon: la enormaj kvantoj de novaj aliĝintoj ekkreas problemojn de spaco. Ŝajne la infero venkis la batalon inter la Bono kaj la Malbono. Kiam la priokupitaj direktoroj de la ĉielo estas kapitulacantaj, ricevas la peton de patrino en la Tero, kiu petas al ili savi la animon de ŝia filo, Many Chávez, boksisto kun komplika pasinteco. La ĉielestroj uzas malespere tiun oportunon kaj sendas al la Tero sian plej kapablan anĝelon, Lola Nevado (Victoria Abril), kiu ŝajnigas sin kiel la edzino de la boksisto, kaj klopodos por allogi lin al sia tereno. Sed la inferaj spionaj servoj detektas la aperon de Lola Nevado en la Tero kaj sendas sian plej bonan agenton: Carmen Ramos (Penélope Cruz). Ambaŭ malkovros, ke unu afero estas la teorio kaj alia afero estas la praktiko. Finfine ili devos kunigi fortojn por atingi sian celon. Dume ili malkovras, ke tio kio kunigas ilin estas pli ol tio kiu apartigas ilin.[1]