Sinagogo de Subotica

Sinagogo de Subotica
sinagogo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo secesia arkitekturo vd
Arkitekto Marcell Komor vd
Estiĝo 1902
Lando Serbio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Subotica
Situo
Geografia situo 46° 6′ 6″ N, 19° 39′ 41″ O (mapo)46.10166666666719.661388888889Koordinatoj: 46° 6′ 6″ N, 19° 39′ 41″ O (mapo)
Sinagogo de Subotica (Subotica)
Sinagogo de Subotica (Subotica)
DEC
Lokigo de Subotica en Serbio
Situo de Sinagogo de Subotica
Map
Sinagogo de Subotica
Retejo https://www.suboticasinagoga.rs/
vdr

La Sinagogo en Subotica estas pompa secesia konstruaĵo en Subotica.

Sinagogo en Subotica

La judoj konstruis sinagogon en tiam hungara urbo Szabadka en 1838. La pli nova, nun videbla sinagogo konstruiĝis jam en la 20-a jarcento en 1902. En 1926 granda ŝtormo faris damaĝojn, poste oni riparis la sinagogon. Dum la 2-a mondmilito la judeco grandparte pereis en Auŝvico. Poste la sinagogo apenaŭ estis uzata. En 1980 malgranda teatra trupo profitis ĝin. En 1990 Serbio donis al la konstruaĵo statuson de historia monumento.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La sinagogo havas meze grandan kupolon, kiu simbolizas la judecon. Estas ankaŭ 4 malgrandaj kupoloj, kiuj signifas la 4 ĉieldirektojn. La tuta konstruaĵo estas ornamita riĉe, kiu aludas al spirita riĉeco de la judoj. La teretaĝa parto estas bruna, kiu signifas teron de Judeo. Pli supre estas rozkolora, supre estas helbluo, la kupolo estas malhelblua. Betonaj kolonoj tenas la kupolon. La vitraj fenestrobildoj estis faritaj de Miksa Róth.

Vido al la sinagogo en 2008