Sirkka-Liisa Anttila | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1943 (81-jaraĝa) en Marttila |
Lingvoj | finna |
Loĝloko | Forssa |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Tampere |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Sirkka-Liisa Anttila (denaska nomo Ojala, n. 20-a de decembro 1943 en Marttila) estas finna politikisto. Ŝia partio estas Finnlanda Centro. Ŝi estis membro de finna parlamento 1983–1996 kaj denove 1999–2019 kaj ministro pri agrikulturo kaj arbarindustrio en 2007-2011.
En 1996–1999 Anttila estis membro de Eŭropa parlamento. Ŝi estis la unua vicprezidanto de finna parlamento en 1995–1996, 1999–2003 kaj 2006–2007. En 1994–2000 ŝi estis vicprezidanto de Finnlanda Centro.