Sivakasi | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbeto ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 626123 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 27′ N, 77° 48′ O (mapo)9.4577.8Koordinatoj: 9° 27′ N, 77° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 101 m [+] | ||
Areo | 6,8 km² ( 680 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sivakasi (tamile சிவகாசி) estas urbego en Distrikto Virudhunagar, en subŝtato Tamilnado, en suda Barato.
Sivakasi situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 101 metrojn. Raĝapalajam troviĝas 26, Maduraj 63, Tirunelveli 81, Thoothukudi 83, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 481, Mumbajo 1186, Kolkato 1842, tutlanda ĉefurbo Delhio 2134 kilometrojn (aere) [1].
En 2011 Sivakasi havis 71 040[1], laŭ [2] 234 688 da loĝantoj. La meza legopovo de la urbo estis 79.62%.
Sivakasi estis establita dum la frua 15-a jarcento. La urbo estis parto de imperio de Maduraj dum la 16-a jarcento. En 1801 Maduraj venis sub la rektan kontrolon de la Brita Orienthinda Kompanio. Grava tumulto okazis en 1899 en Sivakasi, 22 homoj mortis, 800 domoj estis bruligitaj. La municipo estis establita en 1920, estis levita al plia altaj niveloj en 1978, unuaklasa en 1978, 1998 kaj 2013. Pro eksplodo en 1991 en uzino 39 homoj mortis kaj 65 vundiĝis. En 2009 pli ol 40 homoj mortis en fajroakcidento same en uzino, sed ofte okazis ankaŭ malpli grandaj fajroakcidentoj.
La agrikultura produktado de la urbego estas limigita pro manko de favoraj geografiaj kaj klimataj cirkonstancoj. Estas kultivataj kotono, kapsikoj, kaj milio. La ekonomio evoluis depost la sendependiĝo ekde 1947. Tri industriaj branĉoj estas sparte gravaj: knalfajraĵoj, alumetproduktado kaj presado. Sivakasi estas la noda centro por knalfajraĵoproduktado sur nacia nivelo.
Sivakasi havis 85.42% hinduojn, 9.21% islamanojn, 5.2% kristanojn. La ĉefa lingvo estas la tamila.
En Sivakasi kelkaj altlernejoj funkcias.
Sivakasi havas fervojan kontakton al la tutlanda reto. 4 gravaj vojoj kuras al la urbego. En la urbo aŭtobusoj kaj busetoj liveras la pasaĝerojn.
Sivakasi situas en tropika klimato (Aw) laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musonoj. Jare pluvas averaĝe po 812 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte.